Ĉina kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri pli strikta kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-02-17 14:03:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia rusa kolego ĵaŭde, emfazante la bezonon de ambaŭ nacioj por daŭra ludo de la rolo certigi strategian stabilecon en tutmondaj aferoj.

Wang renkontiĝis kun Sergey Lavrov en intertempo de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la Grupo 20 en la germana urbo Bonno.

Wang diris, ke fronte al kompleksaj ŝanĝiĝoj de internacia kaj regiona situacio, Ĉinio kaj Rusio, kiel ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo, devas subteni plu unu la alian. Ambaŭ landoj devas pliprofundigi ampleksan kunlaboron kaj ludi plu la rolon certigi strategian stabilecon en tutmondaj aferoj. Li diris, ke rigardante antaŭen, Ĉinio volas subteni altnivelan interŝanĝon kun Rusio, kaj fortigi integriĝon kaj kunlaboron inter la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la projekto de la Eŭrazia Ekonomia Unio. Li aldonis, ke Ĉinio volas subteni striktan komunikadon kaj kunordigon kun Rusio pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj senŝanceliĝe konstrui kompletan strategian partnerecon de kunordigo kun Rusio, por kune trakti diversajn tutmondajn defiojn.

Lavrov diris, ke Rusio laboros kune kun Ĉinio por aranĝi gravajn duflankajn tagordojn de ĉi tiu jaro, kaj plibonigi strategian komunikadon kaj kunlaboron pri tutmondaj aferoj.

La du ministroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri duflanka kunlaboro en la kadroj de G20 kaj BRICS-landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin