Ĉefo de AL: Du-ŝtata solvo bezonata por paco en Mezoriento

(GMT+08:00) 2017-02-17 14:05:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo Ahmed Abul-Gheit ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke realigo de mezorienta paco bezonas du-ŝtatan solvon.

Abul-Gheit reasertis starpunkton de la Araba Ligo pri la palestina-israela demando, tio estas, ke la Araba Ligo subtenas starigon de sendependa palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj sur la bazo de landlimoj de la jaro 1967.

Abul-Gheit faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres en la stabejo de la Araba Ligo.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke se Israelo kaj Palestino volus, li subtenus ambaŭ solvojn unu-ŝtatan kaj du-ŝtatan al la israela-palestina demando. Tiu ĉi sinteno signifas rezignon pri la du-ŝtata solvo subtenata de antaŭaj kelkaj registaroj de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin