UN kondamnas teroristan atakon al sanktejo en Pakistano

(GMT+08:00) 2017-02-17 14:13:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres ĵaŭde kondamnis la teroristan atakon al adorantoj en sanktejo en la urbo Sehwan de la pakistana suda provinco Sindh.

Ĵaŭde matene, letala suicida bombatako trafis la sanktejon, mortigante almenaŭ 72 homojn kaj vundante 200 aliajn. La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris respondecon pri la atako.

Deklaro publikigita de proparolanto de Guterres diris, ke la UN subtenas la pakistanan registaron en ĝia batalo kontraŭ la terorismo en plena respekto al internaciaj homrajtaj normoj. Ĝi aldonis, "Ni postulas, ke la krimintoj de tiu atako estu alportitaj al justico rapide."

En la 12a de novembro de la lasta jaro, almenaŭ 52 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 100 aliaj vunditaj, post kiam sinmortiga atakanto de la Islama Ŝtato eksplodigis sin en sanktejo en la sudokcidenta provinco Balochistan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin