Vitromuro konstruota ĉirkaŭ la Ejfelturo

(GMT+08:00) 2017-02-20 09:01:43     Redaktoro:Xiong Linping

La 9an de februaro oni resume raportis laŭ la brita ĵurnalo Daily Mail kaj la retejo de BBC, ke post la atenco ĉe la muzeo Louvre la franca registaro planis konstruigi plifortigitan vitromuron altan je 2,5 metroj ĉirkaŭ la Ejfelturo, kun la celo gardi tiun simbolan konstruaĵon de teroratako.

Se la plano ricevus aprobon, ĝi ekplenumiĝos iom malpli frue en ĉi jaro. La konstruado kostos 20 milionojn da eŭroj.

Novembre de 2015 okazis sinsekvaj atencoj far ĝihadistoj en la franca ĉefurbo, en kio mortis 130 homoj. Post tio Parizo konstante restis en alte singarda stato. En la Nacia Tago, julie de 2016, kiam homoj faris celebron en la suda urbo Nice, unu kamiono sturmis homamasojn kaj pereigis 86 homojn.

La pariza Ejfelturo estas plej fama simbolaĵo de Francio, kaj vizitantoj al ĝi kalkuliĝas je 6 milionoj jare. Vitromuro plifortigita povus malhelpi alpuŝon de homoj aŭ de aŭtomobiloj. La projekto de la laboro ampleksas ankaŭ ŝanĝon de koridoroj ĉirkaŭ la turo.

Jean-Francois Martins, urbestra asistanto pri pariza turismo, komunikis: "Parizo ankoraŭ troviĝas sub granda minaco de terorismo, precipe ĝiaj famaj vidindaĵoj, ekz. la Ejfelturo, tial necesas intensigi gardajn rimedojn por tiuj lokoj.

Martins diris, ke la uzo de plifortigita vitromuro, anstataŭ de metala krado, ne barus la rigardon de vizitantoj ĝuantaj al la turo. "Tiu ĉi plano havas tri celojn: plibonigi la pejzaĝon; pli faciligi grimpon al la turo; kaj gardi vizitantojn kaj laborantojn."

Komence de februaro de ĉi jaro unu viro kun tranĉilo en la mano atakis patroliston ĉe la muzeo Louvre. La franca prezidanto Hollande asertis, ke sendube tio estas terorisma ago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin