Aktivecoj pri reveno de granda pando al Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-02-21 17:24:37     Redaktoro:Selena

Nacia zoologia parko Smithsonian en la usona ĉefurbo Vaŝingtono oficiale funkciigis serion da aktivecoj pri reveno de la granda pando "Baobao" al Ĉinio en ĵaŭdo. En tiu tago ĉina ambasado en Usono kaj la zoologia parko kune organizis aktivecon pri "manĝo de jiaozioj".

Depost naskiĝo de la granda pando "Baobao", la bestoparko okazigis nemalmultajn aktivecojn kun ĉinaj trajtoj. Kvankam estis tre malvarme en ĵaŭdo, tamen vizitantoj ankoraŭ venis al la bestoparko por adiaŭi "Baobao". La zoologia parko ankaŭ preparis poŝtkartojn kun foto de "Baobao", por ke vizitantoj skribu siajn dezirojn. Kelkaj homoj tiel skribis en la poŝtkarto: ni venos al Ĉinio por viziti "Baobao". Tiuj poŝtkartoj estos senditaj al Ĉinio kune kun la granda pando "Baobao".

En tiu tago "Baobao"estis tre vigla, kiu ne nur manĝis jiaoziojn, sed ankaŭ grimpis sur arbo por sin bani en la suno. Vidante tion homoj senĉese eligis kriojn.

La ina granda pando "Baobao" naskiĝis en la zoo en aŭgusto de 2013 kaj foriros el Vaŝingtono en la 21a de februaro.

Nun zooj de kvar usonaj urboj luprenis grandajn pandojn de Ĉinio. Laŭ interkonsento, la granda pando, kiu naskiĝas ekster Ĉinio, devas reveni al Ĉinio antaŭ kvar-jaraĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin