Ĉinio esprimas kondolencon pro forpaso de Vitaly Churkin

(GMT+08:00) 2017-02-21 18:00:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko esprimas kondolencon pro la subita forpaso de Vitaly Churkin, konstanta reprezentanto de Rusio al la Unuiĝintaj Nacioj.

Geng diris, ke la ĉina flanko estas konsternita kaj afliktita pro la subita forpaso de Churkin kaj esprimas profundan kondolencon. Li aldonis, ke ambasadoro Churkin estis respektata kaj elstara diplomato, kaj la forpaso de li estas perdo por Rusio kaj por la afero de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin