Guterres afliktita de novaĵo pri subita morto de rusa sendito Churkin

(GMT+08:00) 2017-02-21 18:24:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris lunde, ke la novaĵo pri la subita morto de Vitaly Churkin, konstanta reprezentanto de Rusio al la UN skuis kaj afliktis lin.

Guterres diris en deklaro publikigita lunde nokte, ke ambasadoro Churkin estis aparte sperta diplomato, potenca oratoro kun granda sprito, kaj homo kun multaj talentoj kaj interesoj.

"Kvankam ni servis kune dum mallonga tempo, mi ege ŝatas la okazon labori kun li kaj profunde sopiras al liaj komprenoj, lertecoj kaj amikeco." Guterres laŭdis liajn kontribuojn al la UN kaj esprimis kondolencojn al lia familio kaj al la registaro kaj popolo de Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin