Entreprenoj de Ĉinio kaj UAE subskribis interkonsenton de kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:30:06     Redaktoro:Yu Rongkang

La Abudabia Nacia Petrol-Korporacio de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj anoncis antaŭ nelonge, ke la Ĉina Energi-Kompanio CEFC subskribis kun ĝi interkonsenton, akirante 4% da rajtoj kaj interesoj de la programo de ekspluato de la tera petrol-kampo en Abudabio. La kontrakto kun totala investo de 1 800 milionoj da usonaj dolaroj estas valida por 40 jaroj.

Tio estis la dua interkonsento pri kunlaboro inter kompanioj de la du landoj en ekspluato de petrolo. Dimanĉe, la Ĉina Nacia Petrol-Korporacio kaj la Abudabia Nacia Petrol-Korporacio subskribis la interkonsenton pri kunlaboro en ekspluato de tera petrol-kampo en Abudabio. Laŭ la interkonsento, la abudabia registaro kaj ĝia nacia petrol-korporacio donos al la Ĉina Nacia Petrol-Korporacio 8% da rajtoj kaj interesoj de la programo de ekspluato de la tera petrol-kampo en Abudabio por 40 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin