Ĉina sendito alvokis civilizaciajn interŝanĝojn por solvado de konfliktoj en Eŭropo

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:31:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito marde alvokis landojn en Eŭropo antaŭenigi interŝanĝojn inter diversaj civilizacioj por krei favoran medion por konvene pritrakti regionajn konfliktojn, terorismon kaj demandon pri rifuĝintoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en debato de la Sekureca Konsilio, ke la diverseco de nacioj, religioj kaj kulturoj en Eŭropo estas grava fonto por progreso en la regiono.

Tial, ĉiuj landoj devas rekomendi etnan integriĝon, antaŭenigi dialogon inter religioj kaj repacigi malakordojn per lernado unu de alia por solvi disputojn en paca maniero.

Liu aldonis, ke ĉiuj flankoj de tiklaj demandoj en Eŭropo devas montri sincerecon, respekti unu alian, akceli reciprokan fidon, starigi konsenton kaj klopodi por trovi ampleksajn, justajn kaj daŭripovajn solvojn al la problemoj.

La 15-landa konsilio marde okazigis publikan debaton pri la temo de konfliktoj en Eŭropo. Liu diris, ke la internacia komunumo kaj regionaj landoj devas aktive ludi sian rolon por antaŭenigi pacan intertraktadon kaj vastigi dialogojn inter koncernaj partioj por akceli pacan solvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin