Sekureca Konsilio de UN faris omaĝon al eksa rusa ambasadoro Churkin

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:35:52     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde faris omaĝon al la eksa rusa ambasadoro al la UN Vitaly Churkin, funebrante pri la veterana diplomato per serio da kondolencoj.

Antaŭ kunveno okazigita tie, diplomatoj honoris per minuto da silento la memoron de Churkin. Ambasadoroj de la 15 membroj de la konsilio omaĝis al Churkin per mallongaj paroladoj.

Churkin, kiu fariĝis la konstanta reprezentanto de Rusio al la UN en 2006, laŭdire mortis pro verŝajna koratako en Nov-Jorko lunde matene en la aĝo de 64 jaroj.

Peter Iliichev, la unua konstanta vicreprezentanto de Rusio al la UN, esprimis dankon por la varmaj vortoj kaj kondolencoj. Li diris, ke Rusio perdis elstaran diplomaton, kiu estas eminenta profesiulo kun profunda scio kaj talento, laboranta sur unu el la plej kernaj pozicioj por defendi sian landon.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Ĉinio estas profunde afliktita de la forpaso de Churkin, kaj li esprimas elkoran kondolencon al la familio de Churkin, la rusa registaro kaj la rusa misio al la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin