Ĉinio kaj Francio subskribis interkonsentojn pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-02-22 16:32:36     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Francio marde subskribis interkonsentojn de kunlaboro pri nuklea energio kaj scienco dum la vizito de franca ĉefministro Bernard Cazeneuve al Pekino.

Dum intertraktado kun Cazeneuve, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas labori kun Francio por profundigi kunlaboron en la tuta industria ĉeno de nuklea energio. Li esperis, ke la du flankoj certigos glatan efektivigon de la programo de la nuklea centralo Hinkley Point C kaj diskutos pri komuna disvolvado de tria-partia nukleenergia merkato.

Li proponis, ke la du flankoj esploru kunlaboron en civila aviado kaj spacialaj industrioj, profundigu kunlaboron en la traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj akcelu la eko-urban projekton en Wuhan, ĉefurbo de la centra ĉina provinco Hubei. Li ankaŭ esperis, ke la du landoj esploros kunlaboron en la tuta industria ĉeno de agrikulturo, medicino kaj sano kaj en la traktado de la maljuniĝanta socio. Li urĝis la du landojn faciligi duflankajn interpopolajn interŝanĝojn, efike efektivigi la ĉina-francan programon de "1000 internuloj" kaj la interkonsenton pri reciproka agnosko de aŭtokonduka licenco, ĵus subskribitan inter la du flankoj.

Cazeneuve laŭdis la fruktodonan kunlaboron kun Ĉinio en la sektoro de civila nukleenergio. Li diris, ke duflanka kunlaboro en agrikulturo kaj mediprotektado estas ekzempla. Francio volas labori kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio kaj komerco, investo, scienco, agrikulturo, nuklea energio, mediprotekto kaj edukado. Francio volas klopodi kun Ĉinio por subteni komercan liberaligon kaj forigi protektismon.

Cazeneuve rimarkigis, ke Eŭropo kaj Ĉinio havas grandajn komunajn interesojn, kaj la du flankoj trovos taŭgan solvon por la efektivigo de la Artikolo 15 de la Protokolo pri la Aliĝo de Ĉinio al la Monda Ogranizo pri Komerco, kaj Francio volas fari klopodojn tiurilate.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin