Ĉinio kaj Singapuro okazigos kunvenojn pri registaraj projektoj

(GMT+08:00) 2017-02-22 20:42:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio kaj Singapuro okazigos serion da kunvenoj en Pekino en la 27a de februaro por diskuti pri projektoj de kunlaboro kaj plua disvolvado de duflankaj rilatoj.

Laŭ invito de sia ĉina paralelulo Zhang Gaoli, singapura vicĉefministro Teo Chee Hean, vizitos Ĉinion de la 26a de februaro ĝis la 1a de marto kaj, kun Zhang, kunprezidos la 13an kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Konsilio por Duflanka Kunlaboro, altnivela institucia mekanismo establita en 2003 por superrigardi la duflankan kunlaboron.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Ageroj Geng Shuang anoncis en ĉiutaga gazetara konferenco merkrede, ke la du oficialuloj prezidos ankaŭ la 18an Kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Direkt-Konsilio por la Industria Parko en Suzhou, la 9an Kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Direkt-Konsilio por la Eko-urbo de Tianjin kaj la 1an Kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Direkt-Konsilio por la Demonstra Iniciato pri Strategia Kunligiteco en Chongqing.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin