Ĉina prezidanto renkontiĝis kun franca ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-02-22 21:11:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun franca ĉefministro Bernard Cazeneuve merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la ĉina-francaj rilatoj glate disvolviĝas ĉefe pro tio, ke la du flankoj ĉiam persistas en la principo de reciproka respekto kaj egaleco, efektive komprenas unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj subtenas unu la alian rilate al gravaj demandoj. Xi proponis, ke la du flankoj bone fektivigu gravajn programojn, subtenu bonan tendencon de duflanka kunlaboro en novaj kampoj, kaj plene mobilizu amtuziasmon de firmaoj kaj lokoj de la du landoj por integri la ĉinan strategion "Fabrikita en Ĉinio 2025" kaj la francan "Plano pri la Venonta Indusrio". Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Francion partopreni en konstruado de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj subtenas kunlaboron inter firmaoj de la du landoj en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Cazeneuve diris, ke Francio klopodas fruktigi la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, scienca esploro, nuklea energio, aerospaco kaj fabrikado de aŭtomobiloj kaj en infrastruktura konstruado kadre de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin