Pando-paĉjo Zhang Yue

(GMT+08:00) 2017-02-22 09:04:06     Redaktoro:Mirinda

Zhang Yue, bredisto de granda pando, estas nomata kiel pando-paĉjo en la breda kaj esplora bazloko de granda pando en la urbo Chengdu, Sichuan-provinco.

Ĉiutage li eklaboras de la 8a matene. Post regula ekzameno, li devas purigi la ĉambron, sendi pandojn eksteren kaj doni al ili bambuojn. Posttagmeze pandoj devas manĝi vaporkuiritan panon el faruno de maizo kaj pomon. Iuj pandoj havas apartan bezonon, ekzemple medikamenton aŭ kalcion. La bambuoj devas esti renovigitaj ĝustatempe. Ĉiutage Zhang Yue devas transporti 100 ĝinojn da bambuoj kaj forigi 40 ĝinojn da fekoj.

Zhang Yue fariĝis bredisto de granda pando ekde 2012 post diplomiĝis el universitato. Lia laboro estas admirata de multaj homoj, sed fakte la laboro plejparte ripetiĝas. Ĉiutage li parolas kun pandoj kaj ludas kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin