Li Keqiang interparolis kun franca ĉefministro Bernard Cazeneuve

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:28:11     Redaktoro:Mirinda

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun alvizitanta franca ĉefministro Bernard Cazeneuve.

Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio bone disvolviĝas. Ĉinio volas, kune kun Francio, rigardi kaj trakti la rilatojn el strategia nivelo kaj evoluigi la dulandajn rilatojn laŭ principoj de reciproka respekto, egala kunlaboro kaj reciprokutila kungajno. En la nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia politika kaj ekonomia situacio, Ĉinio kaj Francio devas fari profundan interŝanĝon kaj kunordigon, profundigi kunlaborojn sur diversaj kampoj, kune trakti riskojn kaj defiojn kaj sendi fortan signalon al la mondo pri protekto de paco kaj stabileco kaj akcelo de disvolvado.

Li montris, ke Eŭropo estas grava parto de multpolusa mondo. Ĉinio volas kunligi disvolvan strategion kun Eŭropo, profundigi reciprokutilan kunlaboron kaj kune akceli prosperon kaj disvolvadon de azi-eŭropa kontinento kaj la mondo. Ĉinio ĉiam firme subtenas integriĝan procezon de Eŭropo kaj atendas solidarecan, prosperan kaj stabilan EU.

Cazeneuve diris, ke Francio kaj Ĉinio akiris evidentan kunlaboron en civila nukleenergio kaj havas vastan kunlaboran ŝancon en agrikulturo, medioprotekto kaj daŭripova industrio. Francio volas fortigi kunlaborojn kun Ĉinio en politiko, ekonomio kaj komerco, investo, scienctekniko, agrikulturo, nukleenergio, medioprotekto kaj eduko, protekti komercan liberigon kaj solvi protektismon kune kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin