Esperantistaj komercistoj Wang Tianyi kaj Silvio

(GMT+08:00) 2017-02-24 17:23:01     Redaktoro:Shanshan


s-ro Wang Tianyi, s-ro Silvio Kniess Mates kaj mi, Shanshan

Karaj amikoj, la intervjuo kun s-roj Wang Tianyi kaj Silvio estis farita en la jaro 2009. Hodiaŭ mi denove dividas ĝin al vi. Bonvole ĝuu! Jen estas la programero.

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Shanshan. Hodiaŭ du honoraj gastoj ĉeestas en nia programero. Ili estas s-ro Wang Tianyi, esperantisto el Ĉinio kun la esperanta nomo Ĉielismo, kiu estas nomata kiel unu el la plej sukcesaj komercistoj en ĉina Esperanto-rondo, kiu faras komercadon per nia lingvo Esperanto; kaj alia estas s-ro Silvio Kniess Mates, esperantista komercisto el Brazilo, komerca partnero de s-ro Wang. Do en la hodiaŭa programero, ili rakontos al ni ne nur pri sia komercado per Esperanto, sed ankaŭ pri la profunda amikeco inter si. Do, karaj amikoj, bonvole sekvu min kaj kune konu la du samideanojn Wang Tianyi kaj Silvio Kniess Mates!

(La intervjuo)

Karaj amikoj, ĵus ni konigis s-rojn Wang Tianyi el Ĉinio kaj Silvio Kniess Mates el Brazilo. Ĉu vi volas korespondi kun ili? Ĉu vi havas ĉi-rilatajn problemojn aŭ proponojn? Bonvole sendu ret-mesaĝon al mi laŭ la jena ret-adreso: eufonia@saluton.net . karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭa programero, mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin