Novaĵoj (Februaro 27)

(GMT+08:00) 2017-02-27 16:39:35     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27 de februaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Bilomerkata reglamentanto de Ĉinio firme batas financajn krokodilojn; Centra banko bonvenigas inkludon de ĉina obligacia merkato en gravajn internaciajn indicojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina reglamentanto dimanĉe atakis financajn krokodilojn, ke ili englutis interesojn de podetalaj investantoj en la bilomerkato, kaj promesis pli striktan reguligon.

Liu Shiyu, prezidanto de la Ĉina Bilomerkata Reglament-Komisiono, diris en gazetara konferenco, ke iuj barbaroj kaj krokodiloj damaĝis podetalajn investantojn per rabado de la borso sub la mantelo de leĝeco. Liu diris, ke li estis surprizita de la kaoso en la borso post sia enoficiĝo en la lasta jaro.

Liu diris al raportistoj, ke la mona allogo estas granda. En la kapitala merkato, financistoj estas nur je duon-paŝo for de financaj krokodiloj. Li aldonis, ke la ĉefa tasko de la Ĉina Bilomerkata Reglament-Komisiono estas merkata reguligo, kiu permesas neniun ambiguecon aŭ ŝancelon.

Li faris rimarkojn post la malkovro de barbaraj kondutoj de iuj ĉinaj asekurkompanioj, kiuj uzis monon de levoforto por aĉeti akciojn de borstabeligitaj firmaoj, estigante grandan maltrankvilon de la publiko en la fino de la lasta jaro.

La centra banko de Ĉinio diris dimanĉe, ke ĝi bonvenigas kaj subtenas la inkludon de ĉina obligacia merkato en gravajn internaciajn indicojn.

La deklaro estis publikigita post la anonco de la firmao Bloomberg, kiu decidis aneksi ĉinan obligacian merkaton al du siaj vaste uzitaj indicoj de fiksa enspezo ekde la 1a de marto.

La Popola Banko de Ĉinio diris, ke tiu decido povas pli bone reflekti la ĝeneralan situacion de la tutmonda obligacia merkato kaj helpi tutmondajn investantojn distribui sian obligaciajn aktivojn pli racie.

Dimanĉe vespere en Sapporo de Japanio fermiĝis la 8a Azia Vintra Sportkonkurso post la ok-taga daŭro.

Ĉifoje estis starigita la rekordo de partopreno de plej multaj teamoj kaj sportistoj en la historio de la Azia Vintra Sportkonkurso. Pli ol 1 000 sportistoj el 32 landoj kaj regionoj partoprenis en konkursoj de 64 disciplinoj el 5 sportbranĉoj

La ĉina delegacio gajnis 12 orajn, 14 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn, okupante la trian lokon sur la tabelo de medaloj post la japana kaj la sud-korea delegacioj.

Lastatempe la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN anoncis, ke Ĉinio kaj la organizo atinigs interkonsenton pri plua akcelo de sud-suda kunlaboro por helpi evoluantajn landojn en kapablokonstruado kaj atingo de celoj de daŭripova disvolvado.

La ĉina registaro asignos 11 milionojn da usonaj dolaroj el subskripciita mondonaco de 80 milionoj da dolaroj al la sud-suda kunlaboro por subteni tri novajn partojn de la sud-suda kunlabora plano, inkluzive por helpi al evoluantaj landoj efektivigi la Internacian Konvencion pri Protekto de Plantoj.

La sud-suda kunlabora plano de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN kaj Ĉinio estis komencita en 2008 kaj jam liveris subtenojn al du tutmondaj projektoj kaj 13 naciaj projektoj en 11 landoj.

Iraka oficiala televido raportis, ke la iraka armeo dimanĉe liberigis la kvartalon al-Mamoun sur la okcidenta flanko de Mosulo. Ĝi estas la unua kvartalo komplete liberigita el radikaluloj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La raporto diris, ke generalleŭtenanto Abdul-Amir Yarallah el la Komuna Agadkomandejo diris, ke la kontraŭterorismaj trupoj komplete liberigis la kvartalon al-Mamoun kaj hisis la irakan flagon super iuj konstruaĵoj.

La kontraŭterorismaj trupoj eniris la kvartalon vendrede kaj ekokupis 50 procentojn de la regiono kaj daŭre batalis ĝis liberiĝo de la tuta kvartalo dimanĉe matene.

Samtempe, la federacia polico kaj elitaj unuoj de la ministerio de internaj aferoj, konataj kiel Rapid-reagaj trupoj, ankoraŭ batalis surstrate por liberigi sudajn kvartalojn Jawsaq kaj Tayaran el radikaluloj de la Islama Ŝtato.

Malajzia ministro pri sano S. Subramaniam diris dimanĉe, ke la viro el la Korea Demokratia Popola Respubliko mortis en granda doloro minutojn, post kiam li estis ŝvabrita per nerva aganto VX.

La ministro diris al raportistoj en Kuala-Lumpuro, ke la viro svenis en la kliniko kaj mortis en la ambulanco je 15 ĝis 20 minutoj post la unua kuracado.

Li diris, ke nekropsiaj trovoj estis konformaj al la nerva aganto VX trovita de la Kemia Departemento antaŭe. La dozo estis tiel alta, ke ĝi tre rapide vastiĝis ĉie en la korpo kaj tuŝis la koron kaj pulmojn. Li aldonis, ke la dozo en ĉi tiu kazo estas pli alta ol la normala letala kvanto de 10 miligramoj.

Laŭ la ministro, kuracistoj komence suspektis, ke la viro kun la nomo "Kim Chol" sur la pasporto mortis pro veneniĝo de insekticido, sed ili trovis, ke ĝi estis multe pli venena ol la tipo, per kiu oni mortigas normalajn insektojn. Li diris, ke la plena nekropsia raporto estos donita al la polico, kaj la sekva defio por prisanaj aŭtoritatoj estos identigo de la forpasinto.

Alĝeriaj amaskomunikiloj raportis, ke tri policanoj estis vunditaj dimanĉe, post kiam suicida atakanto sin eksplodigis apud policejo en la orienta provinco Konstantino.

La terorista atako okazis en la loko nomata Bab el Kantara en la urbocentro de Konstantino. La suicida atakanto intencis sin eksplodigi en la policejo, sed estis malhelpita de policano, kiu ekpafis al li.

La raporto diris, ke dum sia falo, la suicida atakanto detonaciigis eksplodaĵan rimenon, mortigante sin kaj vundante tri policanojn.

Tuj post la atako, kontraŭterorismaj trupoj estis aranĝitaj ĉirkaŭ la policejo.

Alĝerio, troviĝanta en regiono turmentata de senprecedenca sekureca kaj politika nestabileco, alfrontas kontinuajn terorismajn minacojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin