Du mil studentoj en subĉiela ekzameno

(GMT+08:00) 2017-02-27 13:02:19     Redaktoro:Xiong Linping

"Vasta gimnastikejo; ekzamenatoj krurkruce sidas; taburetoj prenataj kiel tabloj…" La 21an de februaro pli ol du mil studentoj kolektiĝis sur la gimnastikejo en la Universitato Aihua en Sichuan-provinco, ne por fari gimnastikon, nek por agi en sporto, sed por partopreni en ekzameno sub la ĉielo. Instruistoj uzis eĉ binoklojn, mikrofonojn, por kontrolobservi la ekzamenon.

La aperigo de tiu ĉi informo far la universitataj aŭtoritatoj en blogo tuj vekas atenton de retamikoj: "Denova sensaciigo far lernejo!"

Por tio oficialulo de la universitato rimarkigis, ke tian ekzamenon, kia okazas sur la gimnastikejo aŭ kampusa placo, anstataŭ en ĉambro, ili jam aranĝis dum kvin jaroj, kaj ĉiujare ili havas du aŭ tri ekzamensesiojn tiajn.

Pan Zheng, plenumanta direktoro de la universitato konigis, ke la enhavo de la hieraŭa ekzameno devenas de la lernolibro "Vojo de Kreskado", ellaborita de la universitato mem; laŭ ĝi oni ekzamenas la studentojn pri ties scio al normoj, reguloj, leĝoj, kiuj aplikiĝas en iliaj ĉiutagaj kondutoj. "Nia ĉefa celo estas normigi ĉiutagajn kondutojn de studentoj. Krom pri fakokursoj, ni strebas ankaŭ zorgi pri edukado de studentoj en virto kaj politiko," diris Pan Zheng. Kaj fine li malkaŝis, ke preskaŭ la studentoj trapasis ĉi ekzamenon.

Kiel studentoj opinias pri tia ekzameno? Iuj studentoj sincere respondis, tia ekzamenformo sentiĝas al ili originala. "La enhavo de ekzameno ne estas malfacila, ĉar la demandoj formiĝas el niaj ĉiutagaj kondutoj – ekz., ni admonus al civilizo tiun, kiu kondutus nedece; studentoj helpus sin reciproke, kotopo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin