Reduktiĝos pli ol dek milionoj da malriĉuloj en 2017

(GMT+08:00) 2017-02-28 15:43:46     Redaktoro:Selena

oficejo de Changpu-gubernio pri malriĉec-redukto

Koncerna respondeculo de Oficejo de Gvidgrupo pri Malriĉec-Redukto de la ĉina Ŝtata Konsilantaro asertis en la 24a de februaro, ke en 2017 Ĉinio pligrandigos asignon al ĉirilata laboro por ke la nombro de malriĉuloj reduktiĝu je dek milionoj da homoj, kaj laŭplane plenumos taskon de malriĉec-redukto antaŭ 2020.

Vicestro de la oficejo Ou Qingping konigis en tiutaga gazetara konferenco, ke nun en Ĉinio la nombro de malriĉuloj kalkuliĝas al 40 milionoj, kaj la ŝtato plibonigos distribuadon de resursoj kaj pligrandigos asignon en 2017. Li diris:

"Ĉijare Ĉinio amplekse arigos agrikulturan kapitalon por subteni la malriĉec-reduktan laboron de malriĉaj lokoj. Cetere la ŝtato ankaŭ kuraĝigos financajn instituciojn plifortigi kredit-subtenon al malriĉaj regionoj, kaj samtempe la Ministerio de Teritorio kaj Resursoj plu garantios bezonon de teroj por ekspluato kaj rapidigos aprobon pri tero uzota."

Ou ankaŭ diris, ke sekve en la grandigo de asigno de la ŝtato al infrastrukturo de publikaj servoj de la malriĉaj regionoj, la malriĉec-redukto havas grandan potencialon en kreskado kaj montras multajn ŝancojn de investado.

"Ĉinio atribuas grandan gravecon al la redukto de malriĉeco, multaj kapitaloj kaj resursoj estas asignitaj al tiuj malriĉaj lokoj, ĝi fakte liveras bonŝancon al tiuj lokoj kaj kreas bonan medion por akceli bezonojn de civitanoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin