Agrikultura asekuro trankviligas kamparanojn

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:33:36     Redaktoro:Xiong Shan


La gubernio Xunwu en la urbo Ganzhou, Jiangxi-provinco, estas malriĉa en la tuta lando. Ĝia ĉefindustrio estas agrikulturo. Post publikigo de koncernaj dokumentoj de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, la landa, provinca, gubernia registaroj sume pagis premiumon de 2030 mil juanoj por 48500 malriĉuloj kaj la asekuraĵo valoras 4.4 miliardojn da juanoj. Tio pli efike forigas la malriĉiĝon kaŭzitan de katastrofo.

Zhou Erchang, kiu naskiĝis en la jaro 1968, estas filo de kamparana familio. En lia infaneco, lia vivo estis tre malfacila kaj ofte li ne havis manĝaĵojn. Li havas veran intuicion pri malriĉeco de kamparanoj, pro tio li volas uzi profesian scion pri asekuro kaj helpi kamparanojn liberiĝi el malriĉeco. En la jaro 2013, li enoficiĝis kiel direktoro de Popola Posedaĵa Asekura Kompanio de Xunwu.

En la lastaj jaroj la asekuro pri agrikulturo pli kaj pli disvastiĝas. En komenco kamparanoj ne komprenis la asekuron. Ili eĉ opiniis, ke "'asekuro' produktas sekurŝrankon." Tiam se estis malfacilo, oni serĉis helpon de la Sekcio de Civilaj Aferoj. Zhou Erchang diris: "Per longa kaj malfacila vojaĝo mi propagandis asekuron en ĉiuj familioj de kamparanoj. Mi diris al ili, ke se okazos katastrofo, asekura kompanio povas kompensi partan eĉ tutan perdon. Tio povas solvi la problemon de malriĉeco rezultigita de katastrofo."

Post longtempa diskonigo pri asekuro, multaj kamparanoj partoprenis en asekuro pri agrikulturo, precipe tiuj, kiuj sin okupas pri brutobredado. Ekzemple iu kamparano nur pagas malmulte da kosto, li povas gajni kompenson de mil juanoj por po porkino. Zhou Erchang taksis, ke ĉi-jare la asekura kompanio ne havas profiton de asekuro pri agrikulturo. Kial do la asekura kompanio volas fari tiun laboron? Zhou Erchang diris: "En la unua flanko, la asekura kompanio havas konscion pri la socia respondeco; en la alia flanko, per tiu laboro la kompanio povas disvastigi sian asekuron en pli granda sfero kaj ricevi bonan publikan laŭdon. Tial propagandi asekuron pri agrikulturo profitigas la kamparanojn kaj la kompanion."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin