Elektronika komerco prosperas en la gubernio Xunwu

(GMT+08:00) 2017-03-01 16:32:04     Redaktoro:Xiong Shan


Lastatempe en la gubernio Xunwu de la urbo Ganzhou en la provinco Jiangxi leviĝas elektronika komerco kaj la kurieroj estas tre okupitaj. Nun estas rikolta sezono de oranĝoj kaj la oranĝoj, kiuj en tiu loko estas tre popularaj en la tuta lando. Por ekspedi freŝajn oranĝojn, la kurieroj ofte faras kromlaborajn horojn.

La produkta regiono de oranĝoj en Xunwu estas famekonata, kontinua fluo da komercistoj el diversaj lokoj venas ĉi-tien por aĉeti oranĝojn, tial la industrio de fruktoj fariĝas kolono de Xunwu. Laŭ informo, 80% da kamparanoj en Xunwu plantis oranĝojn. Chen Zhong'ou, fama komercisto de fruktoj, diris: "Tiu ĉi marko por la oranĝoj el la sudo de Jiangxi estas bone protektata. Post esplorado de lokaj fakuloj oni decidis, ke de la 5a de novembro oni povas ŝirkolekti oranĝojn, —nur tiamaniere oni povas garantii la kvaliton kaj eviti artefarite akceli la maturiĝon."

Pro la bonkvalito, la oranĝoj en Xunwu estas pli kaj pli ŝatataj kaj altiras pli multajn komercistojn. Samtempe la rimedo por aĉeti la oranĝojn ŝanĝiĝas. Chen Zhong'ou, pli ol 50-jara, kvankam ne scias kiel uzi la komputilon, tamen li povas fari komercadon per helpo de la interreto. Li diris: "Klientoj estas rigardataj kiel vitala elemento de entrepreno. Nun estas epoko de la interreto, la klientoj ŝanĝiĝas, tial la entrepreno devas ankaŭ ŝanĝiĝi. Antaŭe partaj klientoj estis superbazaroj kaj grocistoj, nun klientoj estas elektronikaj komercistoj kaj komercistoj baziĝantaj sur la interreta platformo 'We-Chat'."

Chen havas pli ol 1000 mu-ojn da oranĝarboj kaj la produktkvanto estas 3000 tunoj en jaro. En la jaro antaŭ la lasta, ne per la helpo de interreto, la jara komercosumo estis ĉirkaŭ 10 milionoj da juanoj, en la lasta jaro, per la helpo de interreto, la jara komercosumo duobliĝis aŭ triobliĝis ol tiu de la antaŭlasta jaro.

Kiam leviĝas elektronika komerco en Xunwu, tiam disvolviĝas ankaŭ ekspedado. Xunwu-a Elektronika Komerca Distribuejo estas la plej granda en tiu loko. De la apero de oranĝoj en tiu distribuejo, ĉiutage preskaŭ 400 mil kilogramoj da fruktoj estas distribuataj al diversaj regionoj de la tuta lando. Chen Aisong, membro de la politika interkonsiliĝa konferenco de Xunwu kaj ĝenerala direktoro de Guangcheng-a Komerca Kompanio, diris: "Nun rapide disvolviĝas la elektronika komerco. Do unue oni devas disvolvi ekspedadon"

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin