Novaĵoj (Februaro 28)

(GMT+08:00) 2017-02-28 16:29:01     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28 de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Usona prezidento Donald Trump intervidiĝis kun ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi; Ĉinio rezolute oponas lokadon de usona kontraŭmisila sistemo en Sud-Koreio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en la Blanka Domo, usona prezidento Donald Trump intervidiĝis kun vizitanta ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi.

Yang transdiris saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Trump, kaj la lasta esprimis dankon kaj petis Yang transdoni lian saluton al Xi.

Yang diris, ke Ĉinio volas laŭ principoj de ne-kontraŭstaro kaj ne-alfrontado, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, fortigi altrangulajn kaj diversnivelajn interŝanĝojn, vastigi kunordigon kaj kunlaboron en duflankaj kampoj kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj kaj pli bone feliĉigi la du popolojn kaj la mondon.

Trump diris, ke li ĝojas havi tre gravan konversacion kun prezidanto Xi Jinping; Usono atribuas grandan gravecon al la rilatoj de kunlaboro kun Ĉinio, kaj la du flankoj devas fortigi altnivelajn interŝanĝojn, striktigi kunlaboron sur divesaj kampoj kaj akceli kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Ĉinio lunde avertis pri lokado de la progresinta kontraŭmisila sistemo en Sud-Koreio, dirante, ke la sekurecaj interesoj de Ĉinio devas ne esti damaĝitaj.

Estas raportoj de amaskomunikiloj, ke la direkcio de la sud-korea firmao Lotte kunvenis lunde kaj aprobis interkonsenton pri interŝanĝo de tero inter la armeo kaj Lotte. Tiu ĉi decido faciligas la lokadon de la usona kontraŭmisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke lokado de la kontraŭmisila sistemo, iniciatita de Usono kaj Sud-Koreio, serioze subfosas la regionan strategian ekvilibron kaj la strategiajn sekurecajn interesojn de regionaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj malutilas al konservo de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo. Geng aldonis, ke Ĉinio emfazis multfoje, ke ĝi komprenas la raciajn sekurecajn zorgojn de iuj partioj, sed sekureco de unu lando ne devas esti akirita per la kostpago de alia.

La proparolanto diris, ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por defendi siajn sekurecajn interesojn, Usono kaj Sud-Koreio eltenos ĉiujn rilatajn sekvojn.

Marde la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua publikigis komentarion sub la titolo "Ĉinio ne bonvenigas tian Lotte".

La artikolo diras, ke lunde la direkcio de la sud-korea firmao Lotte decidis subskribi interkonsenton kun la sud-korea armeo pri lokado de la usona kontraŭmisila sistemo THAAD. La senprudenta decido de la firmao sendube subtenis malbonfaron. Ĉinio ne bonvenigas tian firmaon.

La artikolo diras, ke estas antaŭvideble, ke pro lokado de la sistemo THAAD en Sud-Koreio, glata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj estos grave influata. La firmao Lotte, kiu rekte partoprenas en la afero, ne povas sin senkulpigi kaj devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Kosovo.

Liu diris en la kunveno, ke Ĉinio respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj komprenas la laŭleĝajn zorgojn de tiu ĉi lando en la demando de Kosovo. Li aldonis, ke la rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio liveras la esencan juran bazon por trovi solvon al la problemo. Ĉinio ĉiam opinias, ke necesas sekvi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj okazigi dialogon kaj intertraktadon kadre de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio por atingi konvenan solvon akcepteblan al ĉiuj koncernaj partioj.

Altranga ĉina diplomato lunde emfazis, ke por realigi daŭripovan pacon kaj antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn, ĉiuj landoj devas starigi egalan partnerecon, serĉi kunlaboron kaj konservi pacon per evoluigo.

Liu Hua, speciala reprezentanto pri aferoj de homaj rajtoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en la 34a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN.

Ŝi diris, ke paco fariĝis la komuna aspiro de popoloj de ĉiuj landoj kaj estas la fundamenta premiso kaj bazo por la antaŭenigo kaj protekto de homaj rajtoj. La mondo estas for de trankvilo; tradiciaj kaj netradiciaj sekurecaj minacoj estas interplektitaj, konsistigante minacon al la monda paco kaj homaj rajtoj de popoloj de ĉiuj landoj.

La diplomato diris al la Homrajta Konsilio de la UN, ke por realigi daŭripovan pacon, ĉiuj landoj devas fari klopodojn por starigi egalan partnerecon unue. Ŝi rimarkigis, ke ĉiuj landoj estas egalaj kaj devas respekti sin reciproke kaj egale trakti unu alian. La suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de ĉiu lando devas esti respektataj, kaj la socia sistemo kaj disvolva vojo sendepende elektita de ĉiu lando devas esti respektataj.

Krome, ŝi aldonis, ke ĉiuj landoj devas solvi disputojn per pacaj rimedoj, tio estas solvi disputojn per komunikado kaj interkonsiliĝo kaj solvi konfliktojn per politika intertraktado.

Liu ankaŭ substrekis la rolon de kunlaboro en konservo de paco, dirante, ke ĉiuj landoj devas resti kune kiel pasaĝeroj en la sama ŝipo kaj adopti tutecan metodon por trakti tradiciajn kaj netradiciajn sekurecajn minacojn.

Lunde Konsilio de la Eŭropa Unio proklamis novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de malpermeso al negoco pri iuj metalaj produktoj kaj ĉesigo de sciencteknika kunlaboro.

Laŭ deklaro publikigita de la Konsilio de la Eŭropa Unio tiutage, la EU limigos negocojn pri karbo, fero kaj fererco kun la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj malpermesos importadon de kupro, nikelo, arĝento kaj zinko el la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Konsilio de la EU diris en la deklaro, ke ĝi enkondukas tiujn sankciojn por efektivigi la rezolucion 2321 de la Sekureca Konsilio de la UN.

Lunde irana ministro pri defendo Hossein Dehqan diris, ke en la milita manovro nomata "Gardo-95", la irana mararmeo sukcese provpafis la plej novan krozomisilon el submarŝipo.

Dehqan diris, ke la krozomisilo nomata "Nasir" estas farita de la irana Ministerio de Nacia Defendo.

En la 26a ĉi-monate la irana mararmeo komencis la jaran militan manovron "Gardo-95" en la maro de la Golfo kaj norda Hindia Oceano. Tio estis la unua grandskala milita manovro okazigita de Irano post la enoficiĝo de usona prezidento Donald Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin