La urbo Jinggangshan liberiĝis de malriĉeco

(GMT+08:00) 2017-03-02 14:21:54     Redaktoro:Xiong Shan

Taksite de la Gvidgrupo pri Mizerforigo kaj Evoluigo sub la Ŝtata Konsilantaro, kaj aprobite de la registaro de la Jiangxi-provinco, en la 26a de februaro, la urbo Jinggangshan de la Jiangxi-provinco oficiale anoncis sin liberigi de malriĉeco kaj estis la unua fari tion en la tuta lando.

En aprilo de 2016, Ĉinio publikigis principon pri starigo de sistemo por liberiĝi de malriĉeco. Laŭ la principo, la okaz-propablo devas resti sub 2% (sub 3% en la okcidenta regiono). Ĝis la fino de 2016, la okaz-propablo de la urbo Jinggangshan reduktiĝis al 1.6%. Post la publikigo de la Principo, tiu malriĉa gubernio estas la unua sin liberigi de malriĉeco.

Sekretario de la jinggangshan-urba komitato de la Partio Liu Hong diris, ke en lastaj jaroj, la aspekto de la urbo grande ŝanĝiĝis kaj la vivo de kamparanoj pli kaj pli boniĝis. Li esprimis, ke la fina celo de la registaro estas en tio, ke la popolanoj vivu pli belan vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin