Novaĵoj (Marto 02)

(GMT+08:00) 2017-03-02 16:46:21     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis komunan deklaron en la nomo de 140 landoj; en Pakistano okazis pintkonferenco de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en la kunveno de la 34a Konferenco de la Homrajta Konsilio de la UN, ĉina ambasadoro Ma Zhaoxu, konstanta delegito de Ĉinio al la ĝeneva oficejo de la UN kaj stabejoj de aliaj internaciaj organizoj en Svislando, publikigis en la nomo de 140 landoj la komunan deklaron "akceli kaj protekti homajn rajtojn, kune konstrui komunumon de la komuna sorto de la homaro".

Ma diris, ke nun la mondo tendencas al multpolariĝo, ekonomia tutmondiĝo profunde disvolviĝas, kaj diversaj landoj interrilatas, dependas unu de alia kaj havas komunan sorton. Samtempe tutmondaj defioj minacas sekurecon kaj bonfarton de diverslandaj popoloj. Por konservi mondan pacon, realigi komunan disvolviĝon, akceli kaj protekti homajn rajtojn, ĉiuj landoj devas kune strukturi komunumon de la komuna sorto, kaj konstrui eterne pacan, ĝenerale sekuran, komune prosperan, malferman, inkluzivan, puran kaj belan mondon.

Laŭ raporto de pakistana ĵurnalo Dawn News, merkrede en Islamabado okazis la 13a Pintkonferenco de Organizo pri Ekonomia Kunlaboro, kun la ĉeesto de ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj el Irano, Turkio, Kazaĥio kaj aliaj landoj.

Ĉeftemo de la pintkonferenco estas "interligo kaj interlaboro akcelanta regionan prosperon". Oni ĉefe diskutis pri fortigo de regionaj interligo kaj interlaboro en komerco, ekonomio kaj trafiko, kaj Ĉinio ĉeestis la konferencon kiel speciala invitito. Renkontiĝante kun Zhang Yesui, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, pakistana ĉefministro Nawaz Sharif diris, ke la temo de la konferenco estas konforma al la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la celo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, kaj li kredis, ke la konferenco akcelos regionajn prosperon kaj disvolvadon per altigo de la nivelo de interligo kaj kunlaboro kaj fortigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Marde en Islamabado pakistana ĉefministro Nawaz Sharif renkontiĝis kun ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Yesui, delegito de la ĉina registaro.

Sharif dankas la ĉinan registaron pro la sendo de delegito al la 13a Pintkonferenco de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro, kaj diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj. La pakistana registaro klopodas firmigi specialajn amikajn rilatojn kun Ĉinio, teni altnivelan interŝanĝon, plenforte puŝi konstruadon de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, fortigi strategian interŝanĝon kaj reciprokan subtenon en gravaj demandoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Zhang diris, ke Ĉinio alte atentas la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kun Pakistano, serioze efektivigi komunajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, persiste antaŭenpuŝi konstruadon de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro por kontribui al regionaj paco kaj prospero.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindajn kaj malkuraĝajn teroristajn atakojn, kiuj mortigis almenaŭ 15 homojn kaj vundis dekojn pli frue en tiu tago en la afgana ĉefurbo Kabulo.

La grupo Talibano deklaris respondecon pri la letalaj atakoj kontraŭ celoj, inkluzive de policejo en la okcidenta parto de la ĉefurbo.

La 15-landa konsilio diris en gazetara deklaro, ke la membroj de la Sekureca Konsilio ripetas sian seriozan maltrankvilon pri la minacoj de Talibano, Al-Qaida, Islama Ŝtato en Irako kaj la Levantenio kaj kontraŭleĝaj kaj armitaj grupoj al la loka loĝantaro, nacidefendaj kaj sekurigaj trupoj kaj la internacia ekzisto en Afganio.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj terorismaj agoj al justeco, kaj instigas ĉiujn landojn, laŭ siaj devoj sub internacia juro kaj rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kunlabori aktive kun la afganaj aŭtoritatoj en tiu ĉi kampo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko marde rifuzis akuzojn de la Korea Respubliko, kiuj estis ligitaj kun "la okazaĵo en Malajzio".

Dum la Altnivela Segmento de la Konferenco pri Malarmado en Ĝenevo, reprezentanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko tute malakceptas la rimarkojn de ministro pri eksterlandaj aferoj el Seulo Yun Byung-Se, kiuj sugestis, ke Pjongjango murdis en Malajzio la duonfraton de sia plej alta gvidanto per kemia armilo.

La diplomato de la Korea Demokratia Popola Respubliko kondamnis la rimarkojn kiel "parton de fia misfamiga kampanjo". Li aldonis, "Ni kategorie rifuzas la supozojn kaj spekulativojn pri la okazaĵo en Malajzio."

Yun diris antaŭe dum la kunveno, ke la murdo de "frato" de la nuna gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko en Malajzio per la internacie malpermesita nervoaganto VX estas grava kaŭzo de zorgo.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker merkrede publikigis siajn planojn pri la "nova ĉapitro" de Eŭropo, malfermante la eraon de memekzameno por la bloko forte batita de la eliro de Britio.

Dum parolado en la plena kunveno de la Eŭropa Parlamento, Juncker diris, ke la 60a datreveno de la Traktato de Romo estos ne nur celebrado de naskiĝtago, sed ankaŭ la naskiĝmomento de la 27-membra Eŭropa Unio. Li diris, "Ni turnu la paĝon kaj komencu novan ĉapitron en nia historio."

La blanka libro, kiu celas serĉi "vojojn por unueco" por la restaj 27 membroŝtatoj de la EU, estis definitivigita de la Kolegio de Komisionanoj merkrede post serio da debatoj, seminarioj kaj kunvenoj, kiuj okazis ekde la 22a de februaro.

Tiu ĉi jaro estas konsiderata kiel ŝlosila tempo por la EU, ĉar pluraj membroŝtatoj okazigos ĝeneralajn elektojn kaj eŭroskeptikaj gvidantoj havas la superecon en la balotenketoj en iuj eŭropaj landoj, kiel ekzemple Nederlando.

Iraka ministro pri rifuĝintoj kaj enmigrintoj Jasim Muhammad diris merkrede en deklaro, ke lia ministerio akceptis entute 26 mil civilulojn retiriĝintajn el la okcidenta parto de la urbo Mosulo de post komenco de la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La deklaro diris, ke en la pasintaj dek tagoj laborgrupo de la ministerio liveris nutraĵojn kaj medikamentojn al tiuj retiriĝintaj civiluloj kaj loĝigis ilin en kelkaj tendaroj en suda Mosulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin