Fokusoj de la Semajno (Mar. 03)

(GMT+08:00) 2017-03-03 11:48:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Altranga ĉina diplomato merkrede emfazis, ke por akceli kaj protekti homajn rajtojn, ĉiuj landoj devas kune konstrui komunumon de komuna futuro de la homaro kaj komune klopodi por realigi pacon, disvolviĝon kaj kungajnan kunlaboron por ĉiuj.

Ma Zhaoxu, estro de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, publikigis komunan deklaron nome de la transregiona grupo de 140 landoj dum altnivela kunveno de la 34a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN merkrede.

Li emfazis, ke ĉiuj landoj devas fortigi partnerecon karakterizitan per reciproka respekto, akceli kaj protekti homajn rajtojn per dialogo kaj kunlaboro. Li klarigis, ke ĉiu lando havas rajton sendepende elekti sian vojon por disvolvado kaj socian sistemon, kaj la penadoj kaj atingoj de ĉiu lando en akcelo kaj protekto de la homaj rajtoj devas esti respektataj. Li aldonis, ke oni devas eviti politikigon de la tagordo de homaj rajtoj, kaj ĉiuj landoj devas sin dediĉi al multflankeco, sed ne al unuflankeco. Ĉiuj landoj devas labori kune kiel pasaĝeroj en la sama ŝipo kaj fortigi kapablokonstruon de homaj rajtoj per konkreta kaj efika kunlaboro, kaj ĉiuj aspektoj de homaj rajtoj devas esti traktataj sur egala bazo.

Ĉinio lunde avertis pri lokado de la progresinta kontraŭmisila sistemo en Sud-Koreio, dirante, ke la sekurecaj interesoj de Ĉinio devas ne esti damaĝitaj.

Estas raportoj de amaskomunikiloj, ke la direkcio de la sud-korea firmao Lotte kunvenis lunde kaj aprobis interkonsenton pri interŝanĝo de tero inter la armeo kaj Lotte. Tiu ĉi decido faciligas la lokadon de la usona kontraŭmisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke lokado de la kontraŭmisila sistemo, iniciatita de Usono kaj Sud-Koreio, serioze subfosas la regionan strategian ekvilibron kaj la strategiajn sekurecajn interesojn de regionaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj malutilas al konservo de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo. Geng aldonis, ke Ĉinio emfazis multfoje, ke ĝi komprenas la raciajn sekurecajn zorgojn de iuj partioj, sed sekureco de unu lando ne devas esti akirita per la kostpago de alia.

La proparolanto diris, ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por defendi siajn sekurecajn interesojn, Usono kaj Sud-Koreio eltenos ĉiujn rilatajn sekvojn.

La Eŭropa Unio lunde enkondukis pliajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko en respondo al la lastatempa provpafo de balistaj misiloj de la lando.

La Konsilio de la EU anoncis en deklaro, ke ĝi adoptis leĝajn aktojn por efektivigi pluajn restriktajn rimedojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de transakcioj en karbo, fero kaj fererco kaj malpermeso de importado de kupro, nikelo, arĝento, zinko kaj statuoj el la nordorient-azia lando.

La rimedoj ankaŭ inkluzivas malpermeson de eksportado de novaj helikopteroj kaj ŝipoj al la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Laŭ la leĝaj aktoj, la membroŝtatoj de la EU devas preni pluajn rimedojn por malebligi fakan instruadon aŭ trejnadon de ŝtatanoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko en objektoj, kiuj kontribuos al la nukleaj aŭ balistmisilaj programoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Krome, la membroŝtatoj de la unio haltigos sciencan kaj teknikan kunlaboron koncernan al personoj aŭ grupoj oficiale sponsoritaj de la Korea Demokratia Popola Respubliko aŭ reprezentantaj la landon krom medicinaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin