Inaŭguriĝis kvina sesio de 12a NPK de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-03-05 10:31:35     Redaktoro:Selena

La kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio malfermiĝis en Pekino dimanĉe matene. Kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestas la malferman kunvenon.

Ĉefministro Li Keqiang faras raporton pri registara laboro en la malferma kunveno, resumante la laboron en la pasinta jaro kaj publikigante aranĝojn pri la laboro en la nova jaro.

Ĉirkaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso ekzamenos la raporton kaj voĉdonos pri ĝi dum la ferma kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin