Novaĵoj (Marto 06)

(GMT+08:00) 2017-03-06 17:04:32     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de marto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio komencis sian jaran sesion; usona prezidento petas Kongreson enketi pri kaŝkonekto de la registaro de Obama. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio komencis sian kvinan sesion dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉefministro Li Keqiang promesis daŭrigi reformojn por atingi la celon de ekonomia kresko de ĉirkaŭ 6,5% en ĉi tiu jaro malgraŭ la alfrontataj defioj.

La jara raporto pri registara laboro, farita de Li en la malferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5%, aŭ pli alta eble en praktiko.

La celo, laŭ la raporto, realisma kaj konforma al ekonomiaj principoj, estas la plej malalta de pli ol 20 jaroj por Ĉinio. Tamen, Ĉinio restas unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo.

La ĉina ĉefministro diris en la raporto, ke la celo helpos gvidi kaj firmigi anticipojn, fari strukturan ĝustigon kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj en 2020. Li alvokis pli striktan unuiĝon ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno kaj diligentan laboron por plenumi disvolvajn celojn.

2017 estas tre grava por la lando, ĉar la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson en la dua duono de la jaro por elekti la novan estraron por la venontaj kvin jaroj, en kiuj la celo de modere prospera socio estos atingita.

La raporto diris, ke Ĉinio sekvos pli aktivan kaj efikan fiskan politikon kun registara fiska deficito projektita je 3% de la malneta enlanda produkto.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio prenos laŭcelajn politikojn por redukti troan stokon de nemoveblaj posedaĵoj en la tria- kaj kvara-nivelaj urboj kaj subtenos loĝantojn aĉeti loĝejojn por persona uzo. Li diris, ke ĉiuj devas scii, ke loĝejoj estas por loĝado de homoj kaj lokaj registaroj devas preni sur sin la ĉefan respondecon pri tio. La raporto promesis starigi longperiodajn mekanismojn por akceli stabilan kaj sanan disvolviĝon de la nemoveblaĵa sektoro kaj preni pli da klasifikitaj kaj laŭcelaj paŝoj por reguligi la merkaton.

Preskaŭ 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso aŭskultis la raporton de la ĉefministro en la kunveno prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kune kun Xi kaj aliaj gvidantoj.

Germanaj amaskomunikiloj fokusiĝis al enhavoj pri la celo de kresko de la malneta enlanda produkto en la raporto pri registara laboro.

German Press Agency raportis, ke kvankam Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% por 2017, tamen la vera rezulto estos pli bona eble en praktiko.

Voice of Germany raportis, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang akcentis en la raporto, ke en 2017 Ĉinio efektivigas la strategion "fari progreson dum certigo de stabileco". Ĝi raportis ankaŭ, ke konsidere de disputoj inter Ĉinio kaj najbaraj landoj en la Suda Ĉina Maro kaj necerteco de la politiko de usona nova prezidento Trump, Ĉinio decidis pliigi militajn elspezojn je 7%, kaj tio estas plej malalta pliigo ekde 2010.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Usonaj amaskomunikiloj fokusiĝis al enhavoj pri la celo de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5%, la problemo pri ŝuldo, regado de poluado kaj plibonigo de investa medio.

La ĵurnalo Washington Post raportis, ke kvankam la raporto pri registara laboro ne menciis minacon de usona prezidento Donald Trump, ke Usono prenos pli da rimedoj kontraŭ Ĉinio en komerco, tamen la raporto akcentis, ke Ĉinio alfrontas severajn defiojn en kreskigo de la ekonomio, kiujn interplektis internaj kaj eksteraj problemoj. La ĵurnalo speciale menciis, ke laŭ la raporto, fronte al komerca protektismo, la ekonomia tutmondiĝo estas favora al interesoj de ĉiuj homoj, kaj Ĉinio sin dediĉas al tutmonda ekonomia kunlaboro.

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe petis la Kongreson enketi pri la "ebla politike motivita" kaŝkonekto de lia antaŭulo Barack Obama dum la elektado de prezidenteco en 2016.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke raportoj pri tiaj politike motivitaj enketoj estas tre maltrankviligaj.

La deklaro diris, ke prezidento Trump postulis, ke la informa komitato de la Kongreso plenumu sian aŭtoritaton de superrigardo super tiu ĉi afero kiel parto de la enketo pri la rusa aktiveco por determini, ĉu esploraj potencoj de la administraj branĉoj estis misuzitaj en 2016. Ĝi aldonis, ke nek la Blanka Domo nek la prezidento komentos plu ĝis tia superrigardo estos efektivigita.

Sabate, Trump publike deklaris, ke la registaro de Obama efektivigis kaŝkonekton en Trump-turo en Nov-Jorko antaŭ la Elekt-Tago de 2016 en novembro.

La ĉefstabejo de la sud-korea armeo diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko provpafis kvar balistajn misilojn al la orienta maro lunde matene, post kiam kombinitaj trupoj de Sud-Koreio kaj Usono komencis komunan militan ekzercadon en la lasta semajno.

Lokaj amaskomunikiloj citis parolojn de la ĉefstabejo en siaj raportoj, ke kvar balistaj misiloj de neidentigita tipo estis pafitaj el la nordokcidenta parto de la lando matene je la 7a horo kaj 36 minutoj laŭ loka tempo. La misiloj flugis ĉirkaŭ mil kilometrojn kaj falis en la orientan maron.

La Korea Demokratia Popola Respubliko ankoraŭ ne faris komenton pri la pafado de misiloj.

Oficialuloj el Alĝerio kaj Tunizio emfazis dimanĉe, ke la libia krizo devas esti solvita per politikaj rimedoj.

Tiutage, Abdelkader Messahel, alĝeria ministro pri aferoj de Magrebo, la Afrika Unio kaj la Araba Ligo, intertraktis kun Khemaies Jhinaoui, vizitanta tunizia ministro pri eksterlandaj aferoj. La du flankoj reasertis, ke ili akcelos dialogon de ĉiuj koncernaj partioj de la libia demando por solvi malkonsentojn per politikaj rimedoj.

Messahel diris al mediatoj post la intertraktado, ke Alĝerio kaj Tunizio oponas militan intervenon en Libion, kaj li opinias, ke UN devas ludi rolon en solvado de la libia demando.

Jhinaoui montris, ke la traktado de la libia krizo devas esti bazita sur memvola partopreno de ĉiuj partioj, kaj ĉiuj ne devas uzi militforton. Li opiniis, ke renkontiĝo de regionaj ŝtatgvidantoj utilas al solvado de la libia demando.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin