Neniu lasita dum disvolvado

(GMT+08:00) 2017-03-07 14:30:57     Redaktoro:Xiong Shan


De pli ol 30 jaroj post la Reformado kaj Malfermo, pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco. En la vojo de liberiĝo de malriĉeco, Ĉinio gajnis brilajn atingojn kaj altiris la mondan atenton. Laŭ statistiko de la monda banko, nombro de ĉinaj ekstremaj malriĉuloj reduktiĝis de 836 milionoj en 1987 al 156 milionoj en 2010. Laŭ informo, ĝis la fino de 2015, nur pli ol 50 milionoj da ĉinaj popolanoj vivis malriĉe. Liberigi tiujn malriĉulojn de la malriĉeco estas grava laboro de la partio kaj la ŝtato en nuna periodo.

Multaj ĉinaj mizeraj regionoj koncentriĝas en malproksimaj montozaj regionoj. Pro malbonaj naturaj kondiĉoj, tiuj regionoj havas postiĝintan fizionomion. La urbo Jinggangshan de la provinco Jiangxi estas unu el tiuj regionoj. Laŭ statistiko de la urbo Jinggangshan, en la komenco de 2014, estas 17079 malriĉuloj en Jinggangshan kaj jar-enspezo pokapa restas sub 2800 juanoj.

Kaŭzoj de malriĉeco estas diversaj, ekzemple malsano, kripleco, senedukeco, ktp. Por sanaj popolanoj, laŭ ilia deziro, la urbo Jinggangshan prenis helpajn rimedojn. Se tiuj popolanoj havus kapablon de laboro, do la registaro aranĝus por ili taŭgajn laborpostenojn. Se tiuj popolanoj ne havus kapablon de laboro, la registaro helpus ilin fariĝi akciuloj en lokaj entreprenoj kaj kooperativoj de agrikultura produktado kaj disvolvus diversajn agrikulturajn industriojn por ĝuigi la frukton al malfacilaj popolanoj.

Laŭ nova normo de mizerforigo, la nombro de malriĉuloj en Jinggangshan reduktiĝis de 17079 en la komenco de 2014 al 1208 en la fino de 2016 kaj la okaz-propablo reduktiĝis de 13.8% al 1.6%. Kaj la net-enspezo de malriĉuloj multiĝis de 2600 juanoj en la komenco de 2013 al pli ol 4500 juanoj en la fino de 2016.

Jinggangshan estas lulilo de la ĉina revolucio. En la 26a de februaro, la urbo Jinggangshan de la Jiangxi-provinco oficiale anoncis sin liberigi de malriĉeco kaj estis la unua fari tion en la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin