Novaĵoj (Marto 07)

(GMT+08:00) 2017-03-07 17:25:23     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun kamboĝa reĝo; Li Keqiang urĝis akceli novigon por nova motoro de kresko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni kaj lia patrino, eksa reĝino Norodom Monineath.

Xi aklamis la profundan amikecon inter la ĉina kaj kamboĝa popoloj. Li diris, ke la amikeco estas tre valora, ĉar ĝi estis starigita kaj nutrita de la malnovaj generacioj de ĉinaj gvidantoj kaj eksa reĝo Norodom Sihanouk.

Xi kaj Sihamoni interŝanĝis vizitojn en 2016. Xi diris, ke ĉina-kamboĝaj rilatoj travivis rapidan kreskon, kaj inter la du landoj estis alta politika reciproka konfido, kungajna ekonomia kunlaboro, reciproka subteno en enlanda evoluigo kaj strikta kunordigo en tutmondaj kaj regionaj aferoj. Li aldonis, ke la reĝa familio delonge sin dediĉis al amikeco kun Ĉinio kaj faris grandajn kontribuojn tiurilate. Xi vokis ambaŭ flankojn subteni altnivelajn kontaktojn, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, integri siajn disvolvajn strategiojn, akceli kunlaboron pri gravaj projektoj kaj plifortigi kunordigon en plurflankaj aferoj.

Sihamoni kaj lia patrino rememoris la lastjaran viziton de Xi al Kamboĝo, dirante, ke la duflankaj amikeco kaj kunlaboro estis firmigitaj per la vizito. Ili diris, ke la reĝa familio, registaro kaj popolo de Kamboĝo dankas Ĉinion pro ĝia subteno al la ekonomia kaj socia disvolvado de la lando. Ili promesis daŭrigi la amikan politikon de eksa reĝo Sihanouk al Ĉinio kaj plifortigi duflankajn rilatojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde postulis pli da klopodoj por krei favoran medion por novigo kaj entreprenado kaj serĉi novan motoron por la ekonomio.

Li faris la rimarkojn dum ĉeesto al grupa diskuto de deputitoj por la Nacia Popola Kongreso el Shandong-provinco. Li diris, ke por subteni mez-altan ekonomian kreskon de la lando, la plej granda potencialo estas elvolvi la kreivon de pli ol 1 300 milionoj da loĝantoj de la tuta lando. Li emfazis la bezonon redukti plu impostojn kaj kotizojn kaj promesis konstrui platformojn de novigo por kontentigi la postulojn de emerĝantaj industrioj kaj novaj modeloj de komerco.

En la raporto pri registara laboro, Ĉinio fiksis la celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 6,5% por tiu ĉi jaro, kaj planis krei pli ol 11 milionojn da urbaj laborpostenoj.

La ĉefministro diris, ke la rapido de ekonomia kresko, kiu restas sur mez-alta nivelo, povas subteni sufiĉan dungadon. Li ripetis la bazan tonon "serĉi progreson dum konservo de stabileco" kaj postulis gravigi plialtigon de la kvalito kaj efikeco de la kresko por plifortigi internan motoron de la ekonomio. Ĉefministro Li ankaŭ postulis doni pli da atentoj al demandoj rilataj al la popola bonfarto, kiel ekzemple edukado, medicina servo, sociala sekureco, loĝigo kaj mediprotekto.

Oficialulo el la Ministerio de Financo diris lunde, ke la buĝeto de Ĉinio por defendo en 2017 kreskis je 7%.

La oficialulo diris, ke la militaj elspezoj de Ĉinio kalkuliĝos al 1,04 duilionoj da juanoj (proksimume 152 miliardoj da usonaj dolaroj), inkluzive de 1,02 duilionoj da juanoj da centra buĝeto. La ciferoj povas esti trovitaj en la projekto de nacia buĝeto por 2017, kiu estis prezentita al la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

La oficialulo klarigis, ke la ĉinaj leĝoj pri buĝeto kaj nacia defendo postulas, ke buĝeto por defendo ĉiujare estu inkluzivita en la projekto de raporto pri registara buĝeto kaj estu ekzamenita kaj aprobita de la naciaj leĝdonantoj.

La oficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la militaj elspezoj konformas al la ekonomia disvolviĝo kaj defendaj bezonoj de Ĉinio.

Ying Yong, deputito por la Nacia Popola Kongreso kaj urbestro de Ŝanhajo, lunde diris responde al demando de raportisto, ke Ŝanhajo laboras kun koncernaj departementoj por ellabori planon pri plua konstruado de la liberkomerca zono en Ŝanhajo por ke ĝi fariĝu internacia liberkomerca regiono malferma kaj travidebla sub justa kaj efika kontrolado kaj en oportuna medio.

Ying diris, ke konstrui la liberkomercan zonon en Ŝanhajo estas strategia decido farita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por pliprofundigi ampleksan reformon kaj plivastigi malfermon, kaj post tri jaroj Ŝanhajo jam finis sian bazan taskon. Li aldonis, ke nun Ŝanhajo laboras kun la komerca ministerio kaj aliaj departementoj por ellabori la planon pri plua konstruado de la liberkomerca zono por ke ĝi fariĝu liberkomerca zono konforma al la internaciaj altaj normoj.

La ŝanhaja delegacio por la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso okazigis kunvenon lunde posttagmeze por ekzameni la raporton pri registara laboro. Membroj de la delegacio estis intervjuitaj post la kunveno.

La komuna stabejo de la sud-korea armeo diris lunde, ke matene en la sama tago en Pyonganpuk-do, Nord-Koreio pafis 4 misilojn al la orienta maro de la Korea Duoninsulo. Tio estis refoja pafado de Nord-Koreio en unu monato. La Centra Novaĵ-Agentejo de Nord-Koreio raportis marde, ke lunde la plej alta gvidanto de Nord-Koreio Kim Jong-un gvidis la popolan armeon fari la provpafon de balistaj misiloj. Rilate al la afero, la internacia komunumo faris kondamnon kaj urĝis Nord-Koreion ĉesigi la pafadon.

Farhan Haq, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, diris lunde, ke ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kondamnis Nord-Koreion, ke ĝi malobservis la rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN kaj refoje pafis misilojn. Li urĝis Nord-Koreion tuj ĉesigi la agon.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN havas klaran preskribon pri la pafado de Nord-Koreio per balistmisila tekniko. Ĉinio oponas koncernan pafadon de Nord-Koreio, kiu malobeis rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN. Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio rimarkis, ke Usono kaj Sud-Koreio komencis grandskalan militan manovron kontraŭ Nord-Koreio. En la nuna situacio, koncernaj partioj devas sin deteni, sed ne inciti unu la alian nek pliigi la regionan streĉecon.

La sud-korea Ministerio de Defendo diris marde, ke la lokado de usona misilŝildo en Sud-Koreio komenciĝis kun la atingo de parto de la baterio de la Terminala Alt-Altituda Are-defendo.

Oficialulo el la Ministerio de Defendo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke du moveblaj ĵetiloj kaj parto de aliaj ekipaĵoj de la baterio de la kontraŭmisila sistemo atingis la aerbazon Osan je ĉirkaŭ 70 kilometroj sude de la ĉefurbo Seulo, lunde nokte.

La unuaj partoj de la usona kontraŭmisila sistemo estis transportitaj per la usona kargoaviadilo C-17 kaj movitaj al neidentigita militbazo de la usonaj trupoj en Sud-Koreio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin