Necesas persisti en tuteca planado kaj ampleksa antaŭenigo de tibetaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-03-08 11:38:56     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde ĉeestis grupan diskuton de la tibeta delegacio por la kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso kaj aŭskultis parolojn de la deputitoj. Li diris, ke de la lastaj jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno ĉiam metas la aferon de Tibeto sur la gravan lokon, kaj ĉijare Ĉinio plu atribuas grandan gravecon al tuteca planado kaj ampleksa antaŭenigo por disvolvado kaj stabiligo de Tibeto. Li aldonis, ke necesas altigi la nivelon de publikaj servoj en la kampoj de eduko, sanprotekto kaj hejtado kaj plenforte akceli disvolvadon de turismo, pura energio kaj etnomedicino. Li akcentis, ke la registaro pliigos subtenon kaj investon al infrastruktura konstruado de transporto kaj elektroenergia reto. Li ankaŭ emfazis, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por protekti plu la nacian solidarecon, akceli harmonion de religiaj rilatoj kaj garantii socian stabilecon kaj longdaŭran sekurecon en Tibeto.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin