Novaĵoj (Marto 08)

(GMT+08:00) 2017-03-08 17:14:45     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉinaj gvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn pri registara laborraporto; la Sekureca Konsilio de UN kondamnas balistmisilan provon de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke la nordorienta provinco Liaoning devas realigi rejuniĝon depende de la reala ekonomio, kaj ŝtataj entreprenoj devas ludi gvidan rolon en la procezo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa diskuto kun deputitoj el la provinco Liaoning en la okazanta jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Xi diris, ke ne gravas, en kiu etapo estas la disvolvado de Ĉinio, la reala ekonomio ĉiam estos la fundamento de kresko kaj tutmonda ekonomia konkurenco. Proviz-flanka struktura reformo estas neevitebla por la revigliĝo de Liaoning. Li instigis la provincon fari novan progreson en la reformo kaj rejunigo de la industria sektoro. Li diris, ke la provinco devas atribui gravecon al industria plibonigo kaj starigi industrian sistemon kun longedaŭra konkurencivo.

Xi diris ankaŭ, ke Liaoning devas antaŭenigi la kreadon de nova ekonomia strukturo karakterizita per komuna disvolviĝo de novaj strategiaj sektoroj kaj tradicia fabrikado, komplementa disvolviĝo de modernaj kaj tradiciaj servoj, integriĝo de informadigo kaj industriigo, krom civila kaj milita integriĝo. La provinco ankaŭ devas fari firmajn paŝojn por disvolvi kaj fortigi ŝtatajn entreprenojn, kiuj estas gvidantoj en la revigligo de Liaoning kaj kultivado de kerna konkurencivo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde ĉeestis grupan diskuton de la tibeta delegacio por la kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso kaj aŭskultis parolojn de la deputitoj. Li diris, ke de la lastaj jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno ĉiam metas la aferon de Tibeto sur la gravan lokon, kaj ĉi-jare Ĉinio plu atribuas grandan gravecon al tuteca planado kaj ampleksa antaŭenigo por disvolvado kaj stabiligo de Tibeto. Li aldonis, ke necesas altigi la nivelon de publikaj servoj en la kampoj de eduko, sanprotekto kaj hejtado kaj plenforte akceli disvolvadon de turismo, pura energio kaj etnomedicino. Li akcentis, ke la registaro pliigos subtenon kaj investon al infrastruktura konstruado de transporto kaj elektroenergia reto. Li ankaŭ emfazis, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por protekti plu la nacian solidarecon, akceli harmonion de religiaj rilatoj kaj garantii socian stabilecon kaj longedaŭran sekurecon en Tibeto.

Ĉina ministro pri financo Xiao Jie diris marde, ke la celo de fiska deficito, starigita de Ĉinio por tiu ĉi jaro, estas poraktiva kaj prudenta.

Xiao faris la komenton en gazetara konferenco dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Fiska deficito en tiu ĉi jaro estas projektita je la nivelo de 3% de la malneta enlanda produkto, aŭ 2,38 duilionoj da juanoj (proksimume 345 miliardoj da usonaj dolaroj), laŭ la raporto pri registara laboro, kiun faris ĉefministro Li Keqiang dimanĉe.

La ministro diris, ke la proporcio inter deficito kaj la malneta enlanda produkto restos senŝanĝa kompare kun tiu en la lasta jaro, tamen la kvanto de fiska deficito kreskos je 200 miliardoj da juanoj por kontentigi la postulojn por impostoredukto kaj elspezoj en ŝlosilaj kampoj, kiel ekzemple proviz-flanka struktura reformo.

Li diris, ke la ŝulda proporcio de la ĉina registaro estas relative malalta kompare kun tiu de aliaj landoj, kiuj lasas sufiĉan marĝenon por plua ĝustigo; la decido pri grandigo de fiska deficito dependas de la venonta postulado kaj la ŝuldpaga kapablo de la registaro.

Marde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino ĉinaj kaj fremdlandaj virinoj kunvenis por festi la Internacian Virinan Tagon.

Shen Yueyue, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, prezidanto de la Ĉina Federacio de Virinoj, adresis festajn dezirojn al fratinoj el diversaj landoj.

La kunvenon ĉeestis pli ol 1 000 virinoj, inkluzive de gvidantoj el ŝtataj departementoj, akademianoj, deputitoj por la Nacia Popola Kongreso kaj membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco el Honkongo kaj Makao, generaloj en Pekino, ambasadoroj de fremdaj landoj al Ĉinio, edzinoj de fremdlandaj diplomatiaj senditoj, diplomatoj kaj aliaj elstaraj virinaj reprezentantoj el diversaj rondoj.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj forte kondamnis la lastatempan pafadon de balistaj misiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj urĝis la landon sin deteni de pliaj agoj.

La konsilio emfazis en gazetara deklaro, ke la pafado de misiloj en la 5a de marto grave malobservis internaciajn devojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kaj Pjongjango devas plene plenumi siajn devojn sub tiuj rezolucioj.

La rezolucioj de la Sekureca Konsilio malpermesas al Pjongjango provi ajnan balistmisilan teknikon. Ĝia lasta provpafo vekis fortan kondamnon de multaj landoj.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balistmisilajn aktivecojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de tiuj pafoj, kiuj kontribuas al disvolvado de la sendsistemo de nukleaj armiloj de la KDPR, kaj pliigas streĉecon en la regiono.

Marde en Moskvo, Mikhail Ulyanov, direktoro pri nuklea nedisvastigo kaj armila regado en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Rusio, diris, ke la lokado de THAAD en Sud-Koreio pliigos streĉecon en la Korea Duoninsulo.

Ulyanov diris, ke post kiam THAAD estos lokita en Sud-Koreio, Rusio sendube devos konsideri la agadon de Usono en sia diplomatia agado kaj ellaboro de militaj planoj. Lokado de THAAD pliigos streĉecon de rilatoj de la du landoj kun Nord-Koreio kaj vekos fortan reagon de Ĉinio, kaj la streĉa situacio en la Korea Duoninsulo akriĝos.

Leonid Slutsky, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj en la rusa ŝtata Dumao, diris al mediato en mardo, ke la lokado de THAAD en Sud-Koreio eble detruos strategian ekvilibron.

Slutsky diris, ke estas maltrankviliga la agado de Usono, kiu lokas la kontraŭmisilan sistemon en Sud-Koreio. Usono diris, ke ĝi celas trakti la misilan minacon de Nord-Koreio, tamen la kontraŭmisila sistemo THAAD jam superis la minacan skalon de Nord-Koreio, kaj tio eble detruos strategian ekvilibron.

Slutsky emfazis, ke la lokado de kontraŭmisila sistemo proksime al la nordorienta landlimo de Rusio estas parto de la tutmonda misilŝilda plano de Usono, kaj tio rekte minacas sekurecon de Rusio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin