Xing Guo: la dolĉaĵejo de doktorino

(GMT+08:00) 2017-03-08 10:23:57     Redaktoro:Li Lu

Yu Qingjia

 

En la jaro 2008 Yu Qingjia ricevis la sciigilon, ke ŝi estas akceptita de la Tokia Universitato, kiam ŝi diplomiĝis el la Pekina Porinstruista Universitato. Tiujare, en la gubernio Beichuan de Sichuan-provinco de Ĉinio, 200 kilometrojn malproksime de ŝia hejmloko Chengdu, okazis tertremo. Antaŭ ol ŝi komencis lernadon en Tokio, ŝi multfoje iris al la suferaj lokoj kaj volis fari sian kontribuon al la rekonstruado de Beichuan. Dum ŝia lernado en Tokio, en la jaro 2011 en Japanio okazis forta tertremo, Yu Qingjia multfoje iris al la trafitaj regionoj por fari enketon kaj formis modelojn kaj planojn pri la tertremo. Yu Qingjia diris, ke ŝi bezonis malstreĉiĝon ĉar ŝi sentis grandan premon pro sia studado kaj la laboro en trafitaj regionoj.

"Ĉiutage mi faris modelojn kaj planojn pri tertremo en komputilo, mi sentis fortan premon, do mi pensis ke mi devas havi mian propran manieron por malstreĉi min. Tiutempe la Tokia Kuka Lernejo estis proksime al mia domo, do mi decidis lerni kiel fari bongustajn japanajn kukojn. Fine en du jaroj, mi posedis farajn rimedojn de proksime 500 specoj da kukoj."

En la jaro 2015, Yu Qingjia sukcese gajnis doktorecon kaj decidis reveni al Ĉinio kun ŝia amanto. Ili kune revenis al Pekino kaj komencis labori tie. Ĉar la labora situacio de ŝia fako ne estis kontentiga, aliflanke ŝi ne povis trovi bongustajn japanajn kukojn en Pekino, do ŝi decidis malfermi dolĉaĵejon en Pekino. Aŭgusto de 2015, la dolĉaĵejo Xing Guo estis malfermita proksime al la Hutong Nanluogu en Pekino.

"Komence en mia dolĉaĵejo estis nur du servistoj, la unua tago post la malfermiĝo de mia dolĉaĵejo mi fotis kelkajn fotojn kaj sendis ilin sur mia Weibo, rapide miloj da homoj resendis ĝin kaj 200 miloj da homoj vidis ĝin. De tiam, multaj klientoj venis por gustumi la freŝajn japana-stilajn kukojn. Ĉar ni ne havis sufiĉajn servistojn kaj la dolĉaĵejo estis malgranda, multfoje klientoj bezonis atendi unu horon por manĝi eneje."

La granda bezono de la merketo forte superis la antaŭkalkulon de Yu Qingjia. Yu Qingjia uzis multajn rimedojn por modeligi la grandan homfluon, sed ŝi malsukcesis. Do ŝi decidis malfermi novan kaj pligrandan dolĉaĵejon.

Junie de 2016 Yu Qingjia malfermis sian duan dolĉaĵejon en Pekino, ŝi diris,

"La butiko ne estis decidita de mi mem, sed de la klientoj kaj de granda bezono de merketo. Mia unua dolĉaĵejo estis tre malgranda, do multaj klientoj ne povis bone gustumi la kukojn, speciale en la semajnfinoj, ili eĉ bezonis atendi pli ol unu horon por aĉeti kaj manĝi. Tiutempe ni ricevis multajn malkontentajn informojn el klientoj. Do ni bezonis kaj devis malfermi pli grandan dolĉaĵejon."

Nun Yu Qingjia administras du dolĉaĵejojn kun 12 laborantoj. En la dolĉaĵejo Xing Guo troviĝas dek diferencaj kukoj, ili estas farataj de Yu Qingjia mem. Yu diris al ni, ke duono de ŝiaj klientoj estas studentoj, kvankam la kostoj de materialoj altiĝas multe, tamen ŝi ne ŝanĝas la prezon. Samtempe, ŝi neniam malstreĉas la kontrolojn de kukaj kvalitoj. Kvankam la ĉiutaga farado de kukoj ne plu estas problemo, tamen la administrado de laborantoj multe ĝenas ŝin. Yu Qingjia diris,

"Kiel mastro de la dolĉaĵejo, la problemo pri foriro kaj ŝanĝo de laborantoj estas tre ĉagrenaj. Eble ĉar mi ne lernis administradon kaj multjare mi laboris sole, do al mi mankas sperto de administrado."

Yu Qingjia diris ankaŭ, ke multaj homoj ne povas kompreni ŝin, kial ŝi forlasis sian studfakon kaj faris entreprenadon. Sed ŝi konas, ke la dolĉaĵejo nur estas ŝia nuntempa okupo, venonte ŝi daŭre okupiĝos pri ŝia studfako——rekonstruado post katastrofo. Ŝi diris,

"Mi planas bone administri tiujn dolĉaĵejojn kaj poste komisii ilin al alia. En la venonteco, mi volas formi Neregistaran Organizon kaj fari edukadon pri rekonstruado post katastrofo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin