Rusio: Lokado de THAAD eble detruos strategian ekvilibron

(GMT+08:00) 2017-03-08 13:56:26     Redaktoro:Shanshan

Leonid Slutsky, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj en la rusa ŝtata Dumao, diris al mediato en mardo, ke la lokado de la usona misilŝildo THAAD en Sud-Koreio eble detruos strategian ekvilibron.

Slutsky diris, ke estas maltrankviliga la agado de Usono, kiu lokas la kontraŭmisilan sistemon en Sud-Koreio. Usono diris, ke ĝi celas trakti la misilan minacon de Nord-Koreio, tamen la kontraŭmisila sistemo THAAD jam superis la minacan skalon de Nord-Koreio, kaj tio eble detruos strategian ekvilibron.

Slutsky emfazis, ke la lokado de kontraŭmisila sistemo proksime al la nordorienta landlimo de Rusio estas parto de la tutmonda misilŝilda plano de Usono, kaj tio rekte minacas sekurecon de Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin