THAAD pliigos streĉecon en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-03-08 14:05:41     Redaktoro:Shanshan

Marde en Moskvo, Mikhail Ulyanov, direktoro pri nuklea nedisvastigo kaj armila regado en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Rusio, diris, ke la lokado de la usona misilŝildo THAAD en Sud-Koreio pliigos streĉecon en la Korea Duoninsulo.

Ulyanov diris, ke post kiam THAAD estos lokita en Sud-Koreio, Rusio sendube devos konsideri la agadon de Usono en sia diplomatia agado kaj ellaboro de militaj planoj. Lokado de THAAD pliigos streĉecon de rilatoj de la du landoj kun Nord-Koreio kaj vekos fortan reagon de Ĉinio, kaj la streĉa situacio en la Korea Duoninsulo akriĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin