Ekzamenata projekto de ĝeneralaj kondiĉoj de Civila Kodo

(GMT+08:00) 2017-03-08 21:36:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Naciaj leĝdonantoj merkrede komencis ekzameni la projekton de ĝeneralaj kondiĉoj de civila juro, kiu, se ĝi estos adoptita, faros al la lando paŝon pli proksiman al la longe mankanta civila kodo.

Kun la projekto submetita al la okazanta jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona organo de Ĉinio, la lando estas proksima al la fino de ŝlosila unua paŝo al civila kodo: difini bazajn principojn.

Pasintjare, la projekto estis tri-foje legita en sesioj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso. Estas malofte, ke leĝprojekto ne estis adoptita post tri legadoj.

Post la adopto de la ĝeneralaj kondiĉoj, leĝdonantoj komencos la laboron pri kompilado de individuaj libroj pri proprieto, kontrakto kaj geedzeco kaj aliaj, kiuj estos integritaj en unuecan kodon. Laŭ la leĝdona plano, la kodo estos promulgita en 2020.

Li Jianguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris merkrede dum ekspliko de la projekto en plena kunveno de la Nacia Popola Kongreso, ke kompilado de civila kodo, konsiderata kiel enciklopedio de la socia vivo, kiu reguligas personajn kaj proprietajn rilatojn, helpos bone protekti la tujajn interesojn de la popolo, plibonigi ŝtatan regadon, konservi merkatan ordon, certigi komercan sekurecon kaj akceli sanan disvolvadon de socialisma merkatekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin