Ĉinio okazigis kunvenon pri konstruo de komunumo de komuna sorto de homaro

(GMT+08:00) 2017-03-09 12:54:57     Redaktoro:Selena

Nun la Homrajta Konsilio de la UN okazigas la 34an sesion en Ĝenevo. Ĉinaj fakuloj pri homaj rajtoj, kiuj ĉeestas la sesion, kaj la ĉina misio al la UN kune organizis flankan kunvenon kun la temo "Kune konstrui komunumon de komuna sorto de la homaro: nova vojo por tutmonda regado de homaj rajtoj". Reprezentantoj el pli ol 20 landoj kaj neregistaraj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Ĉinaj fakuloj kaj kleruloj eksplikis la koncepton de komunumo de komuna sorto de la homaro laŭ defioj de la komunumo, diverseco de la koncepto pri homaj rajtoj, protekto de la homaj rajtoj sub la komunumo, la ĉina kontribuo por la tutmonda regado de homaj rajtoj, ĉinaj politikoj kaj praktiko pri religioj kaj komuna alvoko de membroj de la komunumo. Pluraj ĉeestantoj el Rusio, Pakistano, Kubo kaj aliaj landoj elmetis demandojn pri la rilatoj inter "diverseco" kaj "komunumo" kaj rolo de ĉinaj neregistaraj organizoj pri homaj rajtoj en ĉirilata tutmonda regado kaj faris interŝanĝon kun ĉinaj fakuloj kaj kleruloj. Ĉeestantaj fakuloj kaj kleruloj opiniis, ke ekspliko de la koncepto pri homaj rajtoj ne devas apartiĝi de la kultura fono, kaj garantio de homaj rajtoj estas kune dividi respondecon, sed ne porti ŝarĝon. Ili ankaŭ akcentis, ke Ĉinio pli aktive partoprenas en tutmonda regado de homaj rajtoj kaj ludos pli grandan rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin