Ŝtatgvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn kun deputitoj por NPK

(GMT+08:00) 2017-03-09 12:52:50     Redaktoro:Shanshan

Merkrede matene ĉinaj ŝtatgvidantoj ĉeestis la grupajn diskutojn kun deputitoj por la kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. Ili estas Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Li Keqiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro, Zhang Dejiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Yu Zhengsheng, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, Liu Yunshan, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato, kaj Zhang Gaoli, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro.

Xi Jinping ĉeestis grupan diskuton de deputitoj el Sichuan-provinco. Agnoskante la pasintjaran laboron de la provinco Sichuan, Xi emfazis, ke la provinco devas profunde antaŭenpuŝi la proviz-flankan strukturan reformon, firme antaŭenpuŝi la batalo kontraŭ malriĉeco, efektivigi novigon kaj kreadon, krei puran politikan situacion, serĉi progreson dum konservo de stabileco, akceli reformon, reĝustigi strukturon, favori popolan vivon kaj antaŭgardi kontraŭ riskoj.

Li Keqiang ĉeestis grupan diskuton de deputitoj el Guangxi. Li diris, ke ĉi-jare taskoj de reformo kaj disvolvo estas malfacilaj kaj pezaj. Li esperis, ke sub gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno, Guangxi devas plenforte disvolviĝi kaj fari praktikajn aferojn, plenumi sian promeson pri plibonigo de popola vivo per atingoj de reformo kaj disvolvado, kaj rapidigi malriĉec-mildigon de malricaj regionoj, regionoj de malnovaj revoluciaj bazoj, naciminoritataj kaj landlimaj regionoj.

Zhang Dejiang ĉeestis grupan diskuton de deputitoj el Heilongjiang. Li diris, ke farante disvolvadon, oni devas ĉiam preni popolon kiel kernon, labori por la interesoj de la popolo, bone efektivigi laborojn por popola bonfarto, solvi iliajn malfacilojn kaj marŝi al pli bona estonteco.

Ankaŭ Yu Zhengsheng, Liu Yunshan kaj Zhang Gaoli ĉeestis grupajn diskutojn de la provincoj Hainan, Shanxi kaj Hebei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin