Nova ĝeneva intertraktado pri Sirio komenciĝos en 23a de marto

(GMT+08:00) 2017-03-09 13:04:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj por Sirio, diris merkrede en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, ke la nova ĝeneva intertraktado pri Sirio komenciĝos en la 23a de marto laŭ plano.

La Sekureca Konsilio de la UN okazigis nepublikan kunvenon kaj aŭskultis raporton de la speciala sendito pri la siria intertraktado. De Mistura diris al raportistoj post la kunveno, ke la nuna celo estas komenci la novan intertraktadon, nome la kvina intertraktado, en Ĝenevo en la 23a de marto. La nova intertraktado estos okazigita surbaze de la lasta en nerekta maniero.

De Mistura diris, ke la intertraktado iros ĉirkaŭ kvar ĉefaj programoj, nome formi registaron de nacia unuiĝo, amendi konstitucion, denove okazigi ĝeneralan elektadon kaj bati terorismon. Krome, la intertraktado eble tuŝos ankaŭ aranĝon pri sekureco kaj starigo de fido. Li petis, ke ĉiuj koncernaj flankoj de la UN klopodu por solvi la problemon pri militpaŭzo, ĉar la ĝeneva intertraktado estas tre vundebla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin