Sekureca Konsilio de UN kondamnas letalan teroristan atakon en Kabulo

(GMT+08:00) 2017-03-09 13:25:03     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede kondamnis per la plej fortaj vortoj la abomenindan kaj malkuraĝan teroristan atakon en la afgana ĉefurbo Kabulo pli frue en tiu tago.

La Sekureca Konsilio diris en gazetara deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. La membroj de la Sekureca Konsilio substrekas la bezonon alporti krimintojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de tiuj riproĉindaj teroristaj agoj al justeco.

Pli ol 120 homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, post kiam atakantoj alivestitaj kiel medicinistoj sturmis militistan hospitalon proksiman al la severe gardata diplomatia kvartalo en Kabulo merkrede.

La novaĵagentejo Amaq subordigita al la terorista grupo Islama Ŝtato diris, ke la Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin