Ĉinio urĝas partiojn de konflikto en Birmo tuj haltigi batalon

(GMT+08:00) 2017-03-09 18:33:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde en gazetara konefrenco, ke Ĉinio tre zorgas pri la situacio en Birmo kaj urĝas ĉiujn koncernajn partiojn de la lando tuj haltigi batalon por eviti eskaladon de la konflikton.

Geng diris, ke lastatempe en norda Birmo okazis militaj konfliktoj, kiuj mortigis kaj vundis multajn homojn, kaj Ĉinio kondamnas la konfliktojn, kiuj viktimigis senkulpajn civilulojn. Li konfirmis, ke pli ol 20 mil birmaj civitanoj eniris Ĉinion por rifuĝo, kaj en humanitara spirito la ĉina flanko donis helpojn al tiuj birmaj civitanoj kaj prenis efikajn rimedojn por sekurigi la landliman stabilecon.

Geng aldonis, ke Ĉinio urĝas partiojn de la birma konflikto sin deteni, tuj haltigi batalon por eviti eskaladon de la konflikto kaj preni ĉiujn efikajn rimedojn por renormaligi la situacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin