Ĉinio firme subtenas Afganion en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-03-09 18:51:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio ĵaŭde kondamnis teroristan atakon kontraŭ hospitalo merkrede en la afgana ĉefurbo Kabulo, kiu mortigis almenaŭ 40 homojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, "Ni estas skuita de la terorista atako kaj forte kondamnas la agon."

Ĉinio subtenos plu la senlacajn klopodojn de la afgana registaro kaj la afgana popolo por batalo kontraŭ terorismo kaj sekurigo de la naciaj stabileco kaj sekureco. Li ankaŭ esprimis profundan simpation al la viktimoj kaj iliaj familioj.

Pli ol 40 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 70 aliaj vunditaj, post kiam kvar sinmortigaj bombistoj atakis la hospitalon Sardar Mohammad Daud Khan en la severe gardita diplomatia distrikto Wazir Akbar Khan merkrede matene.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin