Okazis 2a plena kunveno de jara sesio de Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2017-03-09 20:35:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la dua plena kunveno de la 5a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Entute 14 membroj de la Nacia Komitato faris paroladojn ĉirkaŭ la temo pri disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de ekologia medio. Prezidanto de la Nacia Komitato Yu Zhengsheng ĉeestis la kunvenon preziditan de Du Qinglin.

Estas planitaj tri kunvenoj por paroladoj dum ĉi-jara sesio, kaj la ĵaŭda estis la unua.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin