Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn kun deputitoj por NPK

(GMT+08:00) 2017-03-10 11:43:33     Redaktoro:Selena

Vendrede matene ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis grupan diskuton de naciaj leĝdonantoj el Xinjiang en la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso.

Ĵaŭde matene ĉinaj gvidantoj ĉeestis la grupajn diskutojn kun deputitoj por la kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. Ili estas Li Keqiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro, Zhang Dejiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Yu Zhengsheng, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, Wang Qishan, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de Disciplin-Kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Zhang Gaoli, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro.

Li Keqiang ĉeestis grupan diskuton de deputitoj el Shaanxi. Li diris, ke en la pasintaj jaroj, ekonomio kaj socio de Shaanxi senĉese disvolviĝis. Li esperis, ke civitanoj en Shaanxi pli strikte unuiĝu ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno, kaj klopode kreos novan aspekton por la ĉi-jara ekonomia kaj socia disvolvado. Oni devas kapti novan altaĵon de reformo, amplekse profundigi reformadon en diversaj kampoj, kaj ludi sian rolon en konstruado de la Zono kaj Vojo.

Ankaŭ Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Wangqishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis grupajn diskutojn de la provincoj Jiangsu, Guizhou kaj Yunnan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin