Novaĵoj (Marto 10)

(GMT+08:00) 2017-03-10 19:45:40     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi Jinping diskutis kun naciaj leĝdonantoj el Xinjiang; Tusk gajnis duan oficperiodon malgraŭ opono el hejmlando. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede matene ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis grupan diskuton de naciaj leĝdonantoj el Xinjiang en la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso.

Ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj ĵaŭde diskutis pri ekonomia modernigo, la iniciato de la Zono kaj Vojo, la sistemo de popola kongreso, malriĉec-mildigo, kontraŭkorupta kampanjo kaj aliaj temoj kun naciaj leĝdonantoj.

Ili partoprenis en grupaj diskutoj de deputitoj en ĉi-jara sesio de la Nacia Popola Kongreso.

Ĉeestante la diskuton kun deputitoj el la provinco Shaanxi, ĉefministro Li urĝis disvolvi la manufakturadon de pintklasaj ekipaĵoj, informadikan industrion, modernan loĝistikon kaj kamparan elektronikan komercon. Li emfazis, ke ankaŭ turismo kaj kulturo devas esti plibonigitaj por krei pli da laborpostenoj. La provinca registaro devas plisimpligi administradon, transdoni povojn al malaltaj niveloj, plibonigi servojn, bone ludi la rolon de la provinco kiel ŝlosila nodo en efektivigo de la iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj servi kiel gvidanto en la disvolvado de la ĉina okcidenta regiono.

Partoprenante en grupa diskuto de leĝdonantoj el Jiangsu-provinco, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke popolaj kongresoj de diversaj niveloj devas efektivigi la decidojn faritajn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por certigi efikan ŝtatan administradon sub la gvidado de la partio. Li alvokis novigon en teorio kaj praktiko de la sistemo de popola kongreso, kiu estas la fundamenta politika sistemo de Ĉinio.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĉeestis diskuton kun deputitoj por la Nacia Popola Kongreso el Guizhou-provinco. Yu instigis la provincon optimumigi plu la medion por disvolvado de privataj entreprenoj, vigligi la privatan ekonomion kaj subteni la klopodojn de privataj entreprenoj por transformado kaj altgradigo. Yu ankaŭ emfazis gravecon de laŭcela malriĉec-mildigo kaj postulis preni pli efikajn rimedojn kaj fortigi efektivigon de politikoj kaj mobilizon de ĉiuj rimedoj por gajni la batalon kontraŭ malriĉeco.

Ankaŭ aliaj gvidantoj Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis grupan diskuton respektive de la provinco Yunnan kaj la municipo Chongqing.

Ĉinio ĵaŭde urĝis partiojn de konfliktoj en norda Birmo sin deteni kaj tuj haltigi batalon por konservi pacon kaj stabilecon ĉe la ĉina-birma landlimo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke lastatempe en norda Birmo okazis militaj konfliktoj, kiuj mortigis kaj vundis multajn homojn, kaj Ĉinio kondamnas la konfliktojn, kiuj viktimigis senkulpajn civilulojn. Li konfirmis, ke pli ol 20 mil birmaj civitanoj eniris Ĉinion por rifuĝo, kaj en humanitara spirito la ĉina flanko donis helpojn al tiuj birmaj civitanoj kaj prenis efikajn rimedojn por sekurigi la landliman stabilecon.

Geng aldonis, ke Ĉinio urĝas partiojn de la birma konflikto sin deteni, tuj haltigi batalon por eviti eskaladon de la konflikto kaj preni ĉiujn efikajn rimedojn por renormaligi la situacion.

Ĵaŭde en Bruselo Donald Tusk gajnis plian oficperiodon kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio en pintkunveno malgraŭ la opono el sia hejmlando Pollando.

Tusk skribis en socia komunikilo, "Dankon por konfido kaj pozitiva pritakso. Mi faros mian plejeblon por fari la Eŭropan Union pli bona."

La pola naciano, kies 30-monata oficperiodo finiĝos en la 31a de majo, estis reelektita de estroj de la membroŝtatoj de la EU, kiuj kolektiĝis tie por dutaga pintkunveno.

Malta ĉefministro Joseph Muscat prerzidis la elektan procezon, reprezentante la deĵorantan prezidantecon de la Konsilio de la EU.

Pollando proponis anstataŭigi la pozicion per pola membro de Eŭropa Parlamento Saryusz-Wolski.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris, ke gvidantoj de la Eŭropa Unio ĵaŭde konfirmis, ke la bloko sekvos komercan starpunkton malferman kaj bazitan sur reguloj fronte al leviĝanta protektismo.

Tusk diris en gazetara konferenco post pintkunveno de la EU, "La gvidantoj konfirmis eksplicitan starpunkton de la EU pri komerco. Eŭropo restas la ĉampiono de komerco malferma kaj bazita sur reguloj. Ĉar protektismo aperas aliloke."

Tusk ĵus gajnis plian oficperiodon kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio dum la printempa pintkunveno de la EU. Li diris, ke la EU rapide antaŭenigos irantajn intertraktadojn ekzemple kun Japanio, ĉar komerco estas kerna al la ekonomia sukceso. Li aldonis, "Samtempe ni ne hezitu defendi nin kontraŭ nejustaj komercaj praktikoj, kiam estos necese ie ajn. Ni volas ellabori la tutmondan normon por libera kaj justa komerco."

La gvidantoj dum la kunveno diskutis pri la eŭropa ekonomio kun prezidanto de la Eŭropa Centra Banko.

La sud-korea konstitucia kortumo deklaris vendrede, ke ĝi aprobis akuzon al prezidento Park Geun-hye. Park Geun-hye fariĝos la unua prezidento eksigita pro akuzo en la sud-korea konstitucia historio.

Je la 11a horo laŭ seula tempo, Lee Jung-mi, aganta prezidanto de la sud-korea konstitucia kortumo komencis laŭtlegi la verdikton. Post legado de la resumo, Lee Jung-mi finfine deklaris, ke 8 juĝistoj de la kortumo konsentis la akuzon. Laŭ la reguloj, Park Geun-hye estos eksigita el prezidenteco kaj estos senigata je juĝa imuneco. Sud-Koreio devas okazigi elektadon en 60 tagoj.

Ĵaŭde en la afgana ĉefurbo Kabulo la Alta Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj okazigis ceremonion de akcepto de miliono da usonaj dolaroj da monhelpo el Ĉinio por rifuĝintoj en Afganio.

La oficejo de la Alta Komisarejo de UN en Afganio disdonis al pli ol 330 familioj lanajn litkovrilojn, gasbotelojn kaj aliajn materialojn necesajn por pasigo de la vintro. Laŭ rilata interkonsento, en la nomo de la ĉina registaro, la komisarejo kondukos laborojn pri aĉetado, transporto kaj disdono de materialoj, kaj la sekvaj materialoj estos transdonitaj al rifuĝintoj.

Ĉina ambasadoro al Afganio Yao Jing, afgana ministro pri aferoj de rifuĝintoj kaj rehejmenigo Syed Balkhi kaj estro de la oficejo de la Alta Komisarejo de UN en Afganio Fassia Abdullah ĉeestis la ceremonion.

Yao diris, ke lastatempe neĝoŝtormo kaj ekstrema vetero trafis Afganion, kio kaŭzis grandajn malfacilojn al la rifuĝintoj kaj delokitaj personoj en la lando; la registaro kaj popolo de Ĉinio esprimas profundan simpation al ili kaj esperas, ke la monhelpo povos mildigi la humanecan krizon alfrontatan de Afganio.

La usona Ŝtata Departemento anoncis ĵaŭde, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson gastigos multlandan kunvenon pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Vaŝingtono en la fino de marto.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke en la 22a de marto ŝtata sekretario Tillerson gastigos ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj altrangajn oficialulojn el 68 landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj aliĝis al la koalicio gvidata de Usono kontraŭ la Islama Ŝtato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin