Tusk gajnis duan oficperiodon malgraŭ opono el hejmlando

(GMT+08:00) 2017-03-10 14:54:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Bruselo Donald Tusk gajnis plian oficperiodon kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio en pintkunveno malgraŭ la opono el sia hejmlando Pollando.

Tusk skribis en socia komunikilo, "Dankon por konfido kaj pozitiva pritakso. Mi faros mian plejeblon por fari la Eŭropan Union pli bona."

La pola naciano, kies 30-monata oficperiodo finiĝos en la 31a de majo, estis reelektita de estroj de la membroŝtatoj de la EU, kiuj kolektiĝis tie por dutaga pintkunveno.

Malta ĉefministro Joseph Muscat prerzidis la elektan procezon, reprezentante la deĵorantan prezidantecon de la Konsilio de la EU.

Pollando proponis anstataŭigi la pozicion per pola membro de Eŭropa Parlamento Jacek Saryusz-Wolski.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin