Vendrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino komenciĝis la tria plena kunveno de la 5a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. Entute 14 membroj de la Nacia Komitato faros paroladojn ĉirkaŭ la temo pri socia kaj kultura disvolvado. Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato, ĉeestas la kunvenon.