Kvin homoj mortigitaj en kraŝo de helikoptero en Istanbulo

(GMT+08:00) 2017-03-10 18:25:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke unu helikoptero kraŝis vendrede en Istanbulo, kaj kvin homoj en la helikoptero estis mortigitaj.

Amaskomunikiloj raportis, ke la komerca helikoptero Sikorsky S-76 koliziis kontraŭ televida turo antaŭ sia kraŝo en la distrikto Beylikduzu. Estroj de la najbara distrikto Büyükçekmece kaj lstanbulo konfirmis, ke kvin homoj estis mortigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin