Ĉinio malakceptis senbazajn vortojn de filipina ministro pri defendo

(GMT+08:00) 2017-03-10 21:14:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio vendrede diris, ke vortoj de filipina ministro pri defendo Delfin Lorenzana estas senbazaj konjektoj, kaj urĝis lin fari pli da kontribuoj al reciproka konfido.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam li respondis demandon, ke Lorenzana diris, ke li estis maltrankvila pri ĉinaj ŝipoj en diversaj lokoj proksimaj al Filipinoj en la lastaj monatoj.

Lorenzana laŭdire diris, ke ĉinaj ŝipoj estis trovitaj en maraj regionoj proksimaj de la Benham, kiu estas deklarita de la Unuiĝintaj Nacioj kiel parto de la flipina teritorio.

Geng diris, ke en 2012, la Komisiono de la UN pri la Limoj de Kontinenta Breto aprobis peton de Filipinoj pri 200-marmejla ekstera kontinentbreta limo en Benham Rise. Tial, Filipinoj povas ekspluati naturajn resursojn tie, sed Filipinoj ne povas rigardi ĝin kiel sian teritorion.

Geng rimarkigis, ke la rajtoj de marbordaj landoj super siaj kontinentaj bretoj ne tuŝas navig-liberecon de fremdlandaj ŝipoj nek la rajton de senkulpa trairo en teritoriaj akvoj, laŭ internaciaj leĝoj, inkluzive de la Konvencio de la UN pri la Leĝo de la Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin