Ĉinio intencas iri pace evoluigan vojon

(GMT+08:00) 2017-03-11 14:40:41     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe Usono pliintensigis la sensaciigon de temoj rilataj al Ĉinio kaj faris premon al ĝi en kelkaj flankoj, kiel ekz. en milito kaj ekonomio. Kial? Jen tialoj:

En kelkdekoj da jaroj, surbaze de sia koncepto pri la okcidenta centrismo, Usono eksportis sian valorkoncepton al la mondo en diversaj manieroj, ekz. politika, ekonomia, kultura, kaj materiale helpa. Ĉiujare ĝi eldonis homrajtan raporton laŭŝtatan, farante komentojn subtaksigajn al la homrajta stato de aliaj ŝtatoj, interalie de Ĉinio.

Kaj tamen Ĉinio fariĝis la due plej granda ekonomiamplekso, kaj la "ĉina modelo" iĝas fokustemo varme diskutata de la mondo. Sed, anstataŭe, Usono neeviteble dronas en dekadencon, ĉar la valorkoncepto, por ĝi kiel fiera tiel ankaŭ fanatika, fiaskis en Mezoriento kaj orienta Eŭropo.

Pro la ekonomia postiĝo de Ĉinio antaŭ ties reformo kaj malfermado la okcidentaj ŝtatoj kun Usono kiel la ĉefo ne "ludis" kun Ĉinio en multaj terenoj. Sed tio ne baris la antaŭenpaŝojn de Ĉinio. Danke al la grandega energio akumuliĝinta el la reformo kaj malfermado Ĉinio en 2009 saltis en la due plej grandan ekonomiamplekson. La enkorbigo de Renminbi, la iniciato "unu zono kaj unu vojo", la enspacigo de la kosmoŝipo Shenzhou, la sukcesa pafo de la spaca laboratorio Tiangong-2… ĉio ĉi mirigis la mondon, kaj la stomako de Usono regurgitis.

Lastatempe la situacio de la Korea Duoninsulo refoje streĉiĝis pro la provopafo de misiloj far Nord-Koreio kaj la lokado de THAAD far Usono. Sed Usono diris, ke Ĉinio havas respondecon pri la provopafo de misiloj far Nord-Koreio. Fakte, oni scias, ke la nordkorean atomkrizon vekis Usono. Ĉiufoje, kiam Nord-Koreio faris atomeksperimenton, Usono kriegis por uzi sankcion kaj militan premon kontraŭ Nord-Koreio, dum Ĉinio, kiel la plej granda najbaro de la Korea Duoninsulo, ĉiam proponis dialogon kaj konsiliĝon.

Komence de tiu ĉi monato la oficejo de la usona komercista reprezentanto transdonis al la Kongreso raporton, en kiu oni diras, ke, de 2001, kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco, la ekonomia kresko de Usono evidente malrapidiĝas. Fakte la ekonomia kresko de Ĉinio ne forprenis panon de usonanoj, sed kontraŭe faris ekonomian kontribuon al Usono.

Ĉinio iras tian vojon, kia estas por paco kaj evoluado, kia diferencas de la vojo irita de aliaj potencoj en la historio.

Ĉinio ĉiam kredas, ke la vastega oceano havas sufiĉan spacon por enteni tiujn ĉi du landojn: Ĉinio kaj Usono. En la lastaj jaroj Ĉinio, en multaj okazoj internaciaj, proponis ĉinajn projektojn, kiel ekz. "kungajnon en kunlaboro", "pacan evoluigon", kaj "homaran sortkomunumon", kiuj venis el la saĝo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin