La 10an de marto la Sekureca Konsilio (SK) de Unuiĝintaj Nacioj alvokis en amaskomunikila deklaro, ke la siriaj partioj kiel eble plej frue rekomencu pacan intertrakton, kaj senkondiĉe akceptu tagordon de la nova intertrakto, elmetitan de Staffan de Mistura, la speciala sendito pri la siria problemo de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.
La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio esprimas sian kontenton pri la intertrakto pri la siria problemo, ĵus finiĝinta la 3an de marto en Ĝenevo. Kaj samtempe SK bonvenigas, ke Mistura proponu postan kaj ĉefan tagordon por la nova intertrakto.